Karaj,
jen invito al diversaj kursoj kaj eventoj.
Hier die Einladung zu verschiedenen Kursen und Veranstaltungen.
Kore, Julia.
Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn
Saluton!
En septembro, la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.htmlAtentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj. Du el ili estas por tutkomencantoj. Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin. Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri niaj novaj kursoj por komencantoj. Dankon.
Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min (
sal...@londonaesperantoklubo.com).
Amike, Anthony
[esperantosvislando] Kongreso en Nantes, Francio, 7a-9a de junio + St-Nazaire 6a de junio kaj Greziljono-13a de junio
Saluton al vi !
Vi partoprenis la Eŭropan Kongreson 2024 en Strasburgo. En 2025, Espéranto-France invitas vin por la interasocia Esperanto-kongreso en Francio kiu okazos de sabato la 7-an ĝis lundo la 9-an de junio, en Nantes, kun antaŭkongreso en St-Nazaire la 6-an de junio kaj post-kongresa turisma programo en Greziljono en Anĵuo de la 9-a ĝis la 13-a de junio.
Multaj programeroj estas planitaj: prelegoj, larborgrupoj, ekskursoj, kursoj kaj ekzamenoj, libroservo, koncertoj, manĝoj, aldone al renkontiĝoj, oficialaj kaj aliaj, de Esperanto-France kaj de aliaj grupoj.
La detalan programon kaj aliĝilon vi trovos en la retejo de Esperanto-France en la franca kaj Esperanto:
https://kongreso2025.esperanto-france.org/?lang=eoĜis baldaŭ en Nantes!
La estraro de Esperanto-France
PRINTEMPAS
[Aktivuloj] NEMO dum PSI kaj Aktivula semajnfino kun Verbandsrat dum ĉieliro
Karaj aktivuloj,
jam baldaŭ okazos PSI en Hellenthal kaj ni planis NEMON por enplekti novajn Esperanto-familiojn. Ĝis nun la varbado bedaŭrinde ne estis sukcesa kaj do mi petas vin laŭeble diskonigi la alkroĉitan varbafiŝon al novuloj. Antaŭdankon!
Krome kelkaj jam demandis pri la aktivula semajnfino (Verbandsrat). Ĝi okazos dum ĉieliro en Herzberg. La 29-a de majo estos ekskursa tago (antaŭprogramo) kaj samtempe la membroasembleo de EMAS. La 30-a kaj 31-a estos la seminariaj tagoj kun diversaj temoj kaj
trejnadoj, kiujn ni ankoraŭ kompilas. La 1-a de junio estos la klasika kunsido kun la formalaĵoj (matene) kaj poste ankoraŭ estrarkunsido de GEA.
La reta aliĝilo sekvos baldaŭ. Se vi volas ankoraŭ kontribui, ne hezitu kontakti min.
Amike kaj kunlaboreme, Michaela
[N-ro 1225] 110-a UK, Brno: Internacia Kongresa Universitato kaj invito proponi por pliaj sciencaj eventoj
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1225
2025-04-03
-------------------------
110-A UK, BRNO: INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO KAJ INVITO PROPONI POR
PLIAJ SCIENCAJ EVENTOJ
Ĉi-jare la oferto responde al la invito de UEA por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estis la plej abunda depost la pandemio. La IKU-ĵurio (Fiedler, Goodall, Maitzen, Vergara, Wen kaj Wandel) multe laboris por pretigi kaj ĝustatempe prezenti tiun-ĉi raporton. Aparte kontentiga estas la granda nombro de altnivelaj proponoj pluaj el personoj kiuj estas novaj por IKU. Cetere menciindas la signifa parto de virinoj kaj du afrikanoj.
El la ricevitaj proponoj la komisiono rekomendis kaj la estraro de UEA aprobis entute 17 prelegojn: 3 kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), 6 IKU-prelegoj kaj 8 prelegoj por la Scienca Kafejo (SK):
AIS: Bebenina, Koutny - Kolka, Wandel
IKU: Barandovska, Jacobsen, Lindsted, Luheka, Niyukuri, Planchon
SK: Alebić-Juretić, Bormann, Fernández, Fontaine, Gruner, Guerra, Jackson.
La detaloj aperas en la aldonita tabelo, kaj la resumoj en la IKU-paĝo:
https://uea.org/kongresoj/universitato [1]. La temoj varias de lingvistiko kaj spacteknologio ĝis historio kaj arkitekturo. Apud konataj kaj ŝatataj prelegantoj kiel Koutny, Jacobsen kaj Bormann aperos multaj novaj (almenaŭ por IKU) tamen kompetentaj talentoj. La IKU-rektoro estas prof. Barandovská-Frank, deveninto de Brno, kiu ankaŭ prelegos pri temo ligita al la kongresurbo. Por ĝui la abundan sciencan programon, aliĝu al la 110-a Universala Kongreso de Esperanto, kun rabato ĝis la 30.06.2025:
https://uk.esperanto.net/2025/Kiel ĉiujare, estos eldonita la IKU-libro kiu enhavos la tekstojn de ĉiuj prelegoj, inkluzive tiuj de la Scienca Kafejo kaj la Scienca Universitata Sesio okazonta dum BET.
SUS-oj dum BET kaj la Itala Kongreso kaj Premio Pirlot por la plej bona scienca libro
Krom IKU okazos ĉi-somere tri aldonaj projektoj de AIS: du de la Scienca Universitata Sesio (SUS) kadre de la Baltiaj E-Tagoj (BET) en julio kaj de la Itala Kongreso en septembro. Prelegoj kaj kursoj akceptotaj por tiuj eventoj ricevos honorarion de AIS, samkiel senpagan aliĝon al la respektivaj kadraj eventoj. Proponojn bv. sendi al
am...@huji.ac.il.
Dum la Burna UK estos disdonita la Premio Pirlot por la plej bona scienca libro aperinta en la lastaj jaroj. Proponojn bv. sendi al
am...@huji.ac.il ĝis junio. La premio estos 200/100/50 eŭroj por la unua/dua/tria loko respektive. La ĉi-jara konkurso por la plej bona scienca libro estas dediĉita al la memoro de Renato Corsetti, kiu servis kiel sekretario de la konkurso ekde 2017.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0. [2]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1225Links:
------
[1]
https://uea.org/kongresoj/universitato[2]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo[3]
https://uea.org/aktuale/komunikoj[4]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Invito al la Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo
Saluton kara Esperanto-amikino, kara Esperanto-amiko,
jam post tri monatoj - inter la 4-a kaj la 6-a de julio - okazos la Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo. Jes! Ĉi-foje en somero! Tio ebligas plian aktivadon en plena aero.
Atendas vin interesa programo konsistanta el diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.
Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos dum bonveniga vespero jam la unuan prelegon kiu gvidos al komuna aktivado. Poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft'). La sabaton kaj la dimanĉon ni dediĉos al prelegoj, foto-ateliero, lingvokursoj, kantateliero kun KAJTO kaj busekskurso al la UNESKO Mondkulturheredaĵo "Völklinger Hütte" (Fandejo de la urbo Völklingen).
La kulmino de la Kultura Semajnfino estos bela, bongusta, (laŭeble plenaera) bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de koncerto de KAJTO.
La plej granda novaĵo estas, ke dank' al la laboro de Franz Kruse unuafoje eblas aliĝi interrete! La aliĝilon vi trovas ĉi-tie:
https://www.esperanto.de/de/ksf2025-alighoSarland Esperanto-Ligo tre ĝojus bonvenigi vin en Homburgo!
Amike salutas vin
Martin Thorenz
(prezidanto de SEL)
💜 RETOSO REVENAS! 🩷
🗓 De la 9-a ĝis la 12-a de majo 2025 okazos la plej mojosa reta evento de TEJO organizita de junuloj, por junuloj! 💻🎉
🚀 RETOSO estas tutmonda reta evento, kiu donas al vi la eblon lerni, amuziĝi kaj renkontiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo! Ĉu vi estas nova en la movado aŭ sperta esperantisto, ĉi tie vi trovos ion por vi!
🎭 Kion vi povos fari dum RETOSO?
🔹 Spekti koncertojn de talentaj artistoj 🎶
🔹 Aliĝi al interagaj diskutrondoj 🗣️
🔹 Spekti fascinajn prelegojn kaj atelierojn 🎓
🔹 Malkovri novajn amikojn kaj kulturojn tra la mondo 🌏
Tutmonde atingebla! 🌎
Ni planas programon kun horaroj taŭgaj por ĉiuj, sendepende de kie vi loĝas. Vi povos spekti kaj partopreni de ajna loko en la mondo! 📡✨
👉 Ĉu vi volas kontribui al RETOSO 2025?
Ĉu vi havas ideon por prelego, koncerteto, ludo aŭ alia mojosa aktivaĵo? Baldaŭ aperos la formularo kaj vi povas Aliĝi kiel programkontribuanto kaj helpi nin krei unikan sperton!
🚀 Preparu vin por kvar tagoj da amuzo, lernado kaj esperantista etoso! 🙂↕️