---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: So., 12. Juli 2026, 14:10
Subject: Fwd: [N-ro 1312] Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Esperanto, 26 julio 2026: daŭripova evoluigo kaj volontulado
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1312] Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Esperanto, 26
julio 2026: daŭripova evoluigo kaj volontulado
Datum: 2026-07-11 15:04
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1312
2026-07-10
-------------------------
MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA TAGO DE ESPERANTO, 26 JULIO 2026: DAŬRIPOVA
EVOLUIGO KAJ VOLONTULADO
[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj
kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al
koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. UEA ankaŭ
instigas lokajn grupojn festi la Tagon, markante ĝin per loka aŭ reta
agado kaj kuraĝigas ĉiujn aldoni sian agadon al Eventa Servo [1], kie
ankaŭ eblos poste raporti. Via festado subtenas la pledojn de UEA en
Unesko por oficiala agnosko de la 26-a de julio kiel la Tago de
Esperanto. Mesaĝo kaj afiŝo pri la Tago de Esperanto 2026 estas
haveblaj en kelkaj lingvoj en
https://esperantoporun.org/eo/esperanto-tago-2026/ [2]< span
style="font-weight: 400;">. Bonvolu libere uzi kaj disvastigi ilin. Se
vi pretas traduki la tekston al plia lingvo, bv. kontakti
unesp...@gmail.com. Dankon! ]
La 26-an de julio ni festas la Tagon de Esperanto, datrevenon de apero
de la Internacia Lingvo Esperanto antaŭ 139 jaroj. Esperanto naskiĝis
kun simpla, sed profunde aktuala celo: alproksimigi homojn per
komunikado je egalaj kondiĉoj. Pli ol planita lingvo ĝi reprezentas
internacian movadon subtenatan de volontula laboro, kunlaboro kaj
respekto inter kulturoj.
Volontulado estas unu el la kolonoj de esperantaj organizoj tutmonde
samkiel respekto por la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj
ankaŭ, nuntempe, klopodo kontribui al la 17 Celoj de UN por Daŭripova
Evoluigo. La laboro de tiuj organizoj antaŭenigas internaciajn retojn
de solidareco, inkluzivigo, kunlaboro, redukto de malegalecoj kaj
fortigo de tutmondaj partnerecoj.
Ekzemple, volontula instruado de la lingvo Esperanto por redukti
lingvajn barojn kaj plilarĝigi aliron al lernado kontribuas al celo
numero 4 pri edukado. Simile, ni kunlaboras kun celo numero 16 (Paco,
Justeco kaj Fortaj Institucioj) per antaŭenigo de interkultura dialogo
bazita sur egaleco inter popoloj kaj konektado de homoj sen lingva
imperiismo, en la konstruado de kulturo de paco.
Konstrui pli bonan, pli justan kaj pli daŭripovan mondon por ĉiuj
dependas ne nur de publikaj politikoj, sed ankaŭ de la volontula
engaĝiĝo de civitanoj, kiuj decidas kunlabori por la komuna bono.
Unuigante volontuladon, edukadon kaj interkulturan dialogon, Esperanto
daŭre montras, ke ĉi tiu konstruado estas kolektiva klopodo. Kiel
emfazis la nuna Prezidanto de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj,
Annalena Baerbock, ni estas "pli bonaj kune".
Ni invitas la tutan internacian komunumon sperti kun ni la uzon de
Esperanto kiel ilo por konstrui kunlaboron bazitan sur universala
egaleco kaj valorigo de diferencoj. Ni renkontiĝos en Graz, Aŭstrio,
de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto en la 111-a Universala Kongreso de
Esperanto.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1312
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
http://eventaservo.org
[2]
https://esperantoporun.org/eo/esperanto-tago-2026/
[3]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu