Fwd: Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn

0 views
Skip to first unread message

unie...@posteo.de

unread,
May 7, 2021, 8:17:34 AM5/7/21
to Bavelo aktuell
Karaj amikoj,

freut euch mit, dass schon viele an der ersten Esperanto-Umfrage der
UNESKO teilgenommen haben, und freut euch auch über das interessaante
und positive Ergebnis.
Und - falls Ihr noch nicht teilgenommen habt - freut Euch über die zweite
Chance, das doch zu tun und ladet andere ein ebenfalls teilzunehmen.

:-)
do, ĝoju legi pri la pozitivaj rezultoj de la unua Esperanto-enketo de
UNESKO kaj - se vi ne jam faris - partoprenu TUJ.
:-)

Kun bondeziroj,
Ursula Niesert


---
Ursula Niesert Ursula....@esperanto.de nova poŝtkesto: unie...@posteo.de tel (+49) 761 - 289 299 ____________________________________ La plej pribatalata tereno de la mondo situas ekzakte inter viaj oreloj. Das meistumkämpfte Gebiet liegt genau zwischen deinen Ohren.

-------- Originalnachricht --------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 950
2021-05-06

UNESKO ĜOJAS PRO 5 686 RESPONDOJ AL ENKETO EN ESPERANTO: LA ENKETO DAŬROS ANKORAŬ DU MONATOJN
La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:
Kara Trezoro Huang Yinbao,
Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.
Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.
Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.
En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.
Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato.
S. Magalage
Per ĉi tiu Gazetara Komuniko la Estraro de UEA esprimas siajn dankojn al:
  • ĉiuj individuaj partoprenintoj;
  • landaj kaj lokaj Esperanto-asocioj kaj -kluboj;
  • fakaj asocioj, precipe ILEI, TEJO, IKEF, UMEA kaj iliaj landaj sekcioj;
  • lernejoj kaj kursoj pro iliaj instigoj al siaj lernantoj;
  • kaj speciale al Esperanta Civito, Libera Folio, La Ondo de Esperanto kaj ĉiuj Esperanto-retejoj kaj Esperanto-radioj pro iliaj kunlaboremaj informadoj kaj alvokoj per siaj kanaloj.
La Estraro petas ĉies daŭrajn kontribuojn por varbi novajn partoprenantojn.
UEA refoje alvokas, ke ĉiu ankoraŭ nerespondinta esperantisto plenigu la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo:
https://en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto
(mallonge: http://bit.ly/enketounesko2021).
Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj bonvenas denove dissendi en siajn novajn anoncojn por instigi aliajn esperantistojn partopreni. La enketado daŭros almenaŭ ĝis la mezo de junio.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/950


Diese Email wurde versendet mit der Online-Verwaltungssoftware von SEWOBE
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages