Vendo de la domo de UEA prokrastita
UEA ne sukcesis subskribi kontrakton pri la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg, kiel oni pli frue esperis. La aĉetanto ŝanĝis sian opinion, kaj nun ne klaras, al kiu la domo eventuale estos vendita, se la vendo ja okazos.
Ranja Zafinifotsy: la Esperantisto de la Jaro 2025
En la “popola voĉdonado”, en kiu partoprenis kvarcent personoj, la 29-jara malagasa instruistino kaj esperantistino Ranja Zafinifotsy ricevis 114 voĉojn kaj iĝis la Esperantisto de la Jaro 2025. Ŝin sekvas du brazilaj esperantistoj: Rafael Henrique Zerbetto (111 voĉoj) kaj Fernando Maia Jr. (94 voĉoj). Gratulojn al Ranja! Dankon al la voĉdonintoj! Legu pli ĉe
https://sezonoj.ru/2026/02/jaro-11/
Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
Lubumbaŝo estas la dua urbo laŭ grandeco en Demokratia Respubliko Kongo kaj centro de la regiona mineja industrio. En tiu milionurbo UEA nun planas funkciigi lernejan projekton por profundigi sian kunlaboron kun Unesko. ”Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata”, rakontas Espoir Ngoma Kasati, kiu kunordigos la projekton surloke.