jen peto de subteno.
Hier eine Bitte um Unterstützung.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1273] Solidareco milittempe: UEA vokas al subteno por
esperantistoj en D. R. Kongo tra la Konto Espero
Datum: 2025-12-23 20:36
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1273
2025-12-23
-------------------------
SOLIDARECO MILITTEMPE: UEA VOKAS AL SUBTENO POR ESPERANTISTOJ EN D. R.
KONGO TRA LA KONTO ESPERO
Universala Esperanto-Asocio (UEA) per sia Konto Espero [1] daŭrigas
solidaran agadon por subteni individuajn membrojn de la Asocio, kiuj
troviĝas en la plej bezonataj situacioj pro armitaj konfliktoj kaj
humanitaraj krizoj.
Donacu al la Konto Espero:
https://uea.org/alighoj/donacoj/espero [1]
Pere de zorge kolektitaj informoj ekde marto 2025, jam eblis helpi
ĉirkaŭ 28 individuajn membrojn de UEA en Demokratia Respubliko Kongo,
ĉefe en la urboj Goma kaj Bukavu, regionoj forte trafitaj de perforto
kaj malstabileco. Al tiuj helpitoj UEA sukcesis sendi monhelpon de po
100 eŭroj.
En regiono, kie granda parto de la loĝantaro vivas sen stabila formala
enspezo kaj kie multaj familioj devas kontentiĝi per tre limigitaj
rimedoj, tia sumo povas havi realan kaj tujan efikon: por multaj ĝi
signifas subtenon por bazaj bezonoj dum unu aŭ eĉ du monatoj, ekzemple
por manĝaĵoj, loĝkostoj, sanelspezoj aŭ edukaj bezonoj. En kondiĉoj
de milito kaj delokiĝo, tiu helpo ofte estas decida por travivi
malfacilan periodon kun minimuma digno.
UEA nun celas etendi tiun solidaran helpon al ankoraŭ aliaj individuaj
membroj, kiuj daŭre suferas pro militoj kaj perfortaj konfliktoj en
diversaj regionoj de la mondo. Tial la Asocio alvokas la tutmondan
Esperanto-komunumon kaj aliajn homojn de bona volo kontribui al la Konto
Espero, por ke neniu membro restu sola fronte al tiaj malfacilaj provoj.
Tiu solidareca alvoko estos akompanata de speciala kultura gesto: en la
jutuba kanalo de UEA aperas muzikvideo de la kanto "Milittempe [2]",
interpretata de Joel Muhire kaj Miriam Ingabire Alliance, esperantistaj
kantistoj el D. R. Kongo -
https://www.youtube.com/watch?v=_NgEKa8Ihcc
[2] La kanto premieriĝis dum la malfermo de la 6-a Virtuala Kongreso de
Esperanto kaj nun estas prezentata aparte - kiel necesa voĉo de espero,
eltenemo, homa proksimeco kaj konfirmo de niaj valoroj en tempo de
sufero.
Per tiu iniciato UEA volas memorigi, ke Esperanto ne estas nur lingvo,
sed ankaŭ komunumo de reciproka zorgo. En la strategia plano de UEA por
la periodo 2025-2030, nome AKIRI, solidareco estas unu el la referencaj
valoroj. Eĉ kiam la helpo estas modesta laŭ ciferoj, ĝi povas esti
profunde esperodona gesto por tiuj, kiuj sentas sin forgesitaj de la
mondo. Do ĉiuj donacoj gravaj. Se donacoj alvenos abunde, ankaŭ eblos
pensi agadojn krom la referenca helpo de po 100 EUR por helpito.
Kiel same jam memorigis nin Joel Muhire: UEA estas nia, UEA estas vi [3]
-
https://youtu.be/B5TB6P_ka5M?si=PĈptFGeHqbDX_VA [3] Kune ni povas
mildigi maljustaĵojn kaj konservi esperon - en milittempoj ni devas eĉ
pli konfirmi nian forton, kio en la aktivismo de la Esperanto-movado
ĉefe estas la forto de espero.
Diskonigu! Donacoj al la Konto Espero eblas per:
https://uea.org/alighoj/donacoj/espero [1]
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1273
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://uea.org/alighoj/donacoj/espero
[2]
https://www.youtube.com/watch?v=_NgEKa8Ihcc
[3]
https://youtu.be/B5TB6P_ka5M?si=PĈptFGeHqbDX_VA
[4]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu