Fwd: [esperantosvislando] Tago de la Esperanto-libro. Esperanto nun ankaŭ ĉe la tradukilo DeepL. Plia paŝo antaŭen por nia lingvo

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Dec 20, 2025, 3:57:13 PM (3 days ago) Dec 20
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen novaĵoj kompilita de Lu.

Hier Nachrichten zusammengestellt von Lu.

Kore, Julia.


---------- Forwarded message ---------
Von: Lu Wunsch-Rolshoven via groups.io <lu.esperanto=gmx...@groups.io>
Date: Mo., 15. Dez. 2025, 18:32
Subject: [esperantosvislando] Tago de la Esperanto-libro. Esperanto nun ankaŭ ĉe la tradukilo DeepL. Plia paŝo antaŭen por nia lingvo
To: Esperanto Svislando <esperanto...@groups.io>


Naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof kaj 
tago de la Esperanto-libro kaj -kulturo

Antaŭ 166 jaroj naskiĝis Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto. Ni Esperanto-parolantoj festas tiun Zamenhof-tagon kiel Tagon de la Esperanto-libro kaj de nia kulturo.

Feliĉe la lingvo estas intertempe alveninta al homoj en pli ol 130 landoj kaj ĝia uzado pli kaj pli etendiĝas - jen plia freŝa ekzemplo.

Esperanto nun ankaŭ ĉe la maŝintradukilo DeepL 
Plia paŝo antaŭen por nia lingvo

La populara maŝintraduka servo DeepL ekde la komenco de novembro subtenas ankaŭ Esperanton. Ankoraŭ la oferto estas nur en beta-versio, sed la rezultoj jam estas ĝenerale tre bonaj. 

Esperanto estas nun unu el pli ol cent lingvoj ĉe DeepL, aldonita samtempe kun sepdeko da aliaj lingvoj. UEA jam ĝoje salutas la iniciaton de DeepL, kiu bele subtenas la lingvan diversecon de la mondo. La nova eblo certe estos bonvenigata ankaŭ de la poliglota komunumo.

Jen eblas provi la tradukan kvaliton, https://www.deepl.com (aktuale Esperanto uzeblas per grandaj ekranoj kaj per la apo de DeepL, sed ofte ne per poŝtelefono sur tiu retpaĝo deepl.com.)

DeepL ekde 2017

DeepL estas sur la merkato de maŝintradukiloj ekde 2017. Ĝi rapide konvinkis, ĉar ĝi liveris signife pli bonajn rezultojn ol ĉiuj tiamaj konkurantoj. 

Grava paŝo por Esperanto

La lanĉo de Esperanto ĉe DeepL estas grava signo de plia rekonado kaj uzado de nia lingvo en la cifereca mondo. Inter la maŝintradukiloj uzantaj Esperanton ĝi aldoniĝas al la jam tradicia Google-tradukilo (ekde 2012), tiu de Bing (Microsoft; aldonita fine de 2024) kaj la tradukiloj de artefaritaj intelektoj (kiel ChatGPT, Gemini, Grok kaj multaj aliaj).

Du jardekoj da progresado

Dum la pasintaj du jardekoj Esperanto pli kaj pli eniris la mondon de profesiaj lingvo-servoj: Nia lingvo estas trovebla ĉe multaj retaj vortaroj, ĉe lingvokursoj (plej fama: Duolingo), ĉe maŝinaj tradukservoj kaj ĉe deko da artefaritaj intelektoj. 

Krome eblas spekti prelegojn, diskutojn kaj kantojn ĉe ofertantoj kiel YouTube kaj eblas aĉeti Esperanto-librojn ĉe vendistoj kiel Amazon. 

Dum jardekoj la Esperanto-komunumo devis mem klopodi krei similajn servojn - nun la diversaj ofertantoj ofte mem aldonas nian lingvon al sia multlingveco. 

Pri Vikipedio, Tatoeba kaj kelkaj aliaj validas iom alia situacio: Oni ja volonte akceptis nin, sed la verkan laboron devas fari niaj diligentaj aktivuloj.

En multaj el tiuj kazoj Esperanto konvinkis simple per la kvanto de lingva materialo en Esperanto, trovebla en la reto - la decidofarantoj kompreneble havas nombrojn pri tio laŭ lingvoj. Ofte oni akceptas Esperanton, kiam lingva servo atingas inter dudek kaj kvindek lingvojn.

Internacia rekono kaj subteno

Ankaŭ registaroj kaj ŝtataj instancoj pli kaj pli subtenas kaj uzas nian lingvon: 

Ekde 2001 Ĉinio ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto (esperanto.china.org.cn). 

Pollando en 2014 metis nian lingvon kiel portanton de la Esperanto-kulturo al la listo de kulturaj heredaĵoj. 

Kroatio rekonis la Esperanto-tradicion kiel kulturan havaĵon en 2019. 

Eŭropa Unio traktas Esperanton kiel egalrajte uzeblan lingvon en diversaj projektoj, ekzemple ĉe Erasmus+.

La hispana distanca universitato ekde 2018 ofertas kursojn de Esperanto (intertempe por la niveloj A2, B1 kaj B2; vidu https://uea.facila.org/artikoloj/ĝenerale/retaj-esperanto-kursoj-en-hispanujo-r485/ ).

Per paŝo post paŝo antaŭen!

Eble ni ne flugas antaŭen tiom rapide kiom ni deziras, sed ja estas tre videble, ke la establiĝo de Esperanto en la mondo bele kaj konstante antaŭeniras per paŝo post paŝo.

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
UEA, Komunikado
Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686
Aus dem Ausland / El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686
_._,_._,_

Groups.io Links:

You receive all messages sent to this group.

View/Reply Online (#922) | Reply to Group | Reply to Sender | Mute This Topic | New Topic
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [Juli...@gmail.com]

_._,_._,_

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages