jen novaĵo pri UK.
Hier eine Nachricht zum UK.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1276] 111-a UK, Graz: UEA nomumis la IKU-rektoron kaj
prokrastas la limdaton por kontribuoj
Datum: 2026-01-17 23:24
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1276
2026-01-17
-------------------------
111-A UK, GRAZ: UEA NOMUMIS LA IKU-REKTORON KAJ PROKRASTAS LA LIMDATON
POR KONTRIBUOJ
La Estraro de UEA nomumis kiel rektoron de la 79-a sesio de la
Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la 111-a UK en Graz
(Graco), 1-8 aŭgusto 2026, Prof. Amri Wandel, prezidanto de la Akademio
Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu ĝis la pasinta jaro estis dum
multaj jaroj sekretario de IKU kaj estrarano de UEA pri scienca kaj faka
agado.
Iom pli da tempo vi disponos por proponi prelegojn por tiu IKU , ĉar la
limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro. UEA
invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila
kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2026-02-28 al la
sekretario de IKU, José Antonio Vergara, rete (
i...@uea.org).
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj
(AIS) kaj Scienca Kafejo (SK). Tiu lasta programero konsistas el
mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, eventuale pli konversaciaj ol kutima
universitata lekcio.
Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu
konsistos el unu IKU-prelego, kune kun 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale
ekzameno. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata nur por
IKU, por IKU kaj eventuale AIS-kurso, aŭ nur por SK.
La prelegoj estu taŭgaj por klera publiko kaj pri interesaj, allogaj
temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan
biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo. Ĉiu preleganto
devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Ĉiu estas bonvena
aliĝi al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto ĉe:
https://uk.esperanto.net/2026/ [1].
Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Krome,
kiel pasintjare, la premio Power, memore al antaŭa Konstanta Kongresa
Sekretario Charles Power, rekompencos ĝis 300 EUR la plej bonajn
longajn kaj mallongajn sciencajn prelegojn. Pliaj detaloj kaj antaŭaj
prelegoj kaj resumoj troviĝas ĉe
https://uea.org/teko/IKU [2].
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1276
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://uk.esperanto.net/2026/
[2]
https://uea.org/teko/IKU
[3]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu