Fwd: [N-ro 1256] Esperantisto Geoffrey Greatrex elektiĝis membro de la Akademio de Eŭropo

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Oct 25, 2025, 3:04:09 AM (9 days ago) Oct 25
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen informo de UEA.

Hier eine Information von UEA.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1256] Esperantisto Geoffrey Greatrex elektiĝis membro de
la Akademio de Eŭropo
Datum: 2025-10-14 19:05
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1256
2025-10-14
-------------------------

ESPERANTISTO GEOFFREY GREATREX ELEKTIĜIS MEMBRO DE LA AKADEMIO DE
EŬROPO

Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝojas anonci, ke la eminenta
profesoro Geoffrey Greatrex, konata esperantisto kaj universitata
esploristo, estas elektita membro de la Akademio de Eŭropo (_Academia
Europaea_), unu el la plej prestiĝaj sciencaj institucioj de la
kontinento (https://www.ae-info.org [1]).

Fondita en 1988, la Akademio de Eŭropo kunigas elstarajn fakulojn el
diversaj fakoj - inter ili Nobel-premiitojn kaj membrojn de naciaj
akademioj, cetere ne nur de Eŭropo - kun la celo stimuli internacian
sciencan kunlaboron kaj interŝanĝon de scio en la plej alta nivelo. La
nomumo de Greatrex, profesoro pri klasikaj kaj religiaj studoj ĉe la
Universitato de Otavo (Kanado), estas gratulinda agnosko de lia scienca
kontribuo kaj grava aspekto de la ligo inter esperantistoj kaj la
internacia mondo de scienco.

> "Ni ĝojas, ke esperantisto estas agnoskita por eniri en tiel gravan
> eŭropan forumon. Tiaj momentoj memorigas, ke la Esperanto-movado
> dividas kun internaciaj sciencaj instancoj la saman spiriton de
> interkompreniĝo, kunrespondeco kaj deziro progresigi la mondon" -
> deklaris Fernando Maia Jr., prezidanto de UEA, interparole kun
> Greatrex.

UEA konsideras, ke la ĉeesto de esperantisto en la Akademio de Eŭropo
malfermas pordon al dialogo pri lingva justeco, scienca alireblo kaj
internacia kunlaboro sen lingvaj baroj. La Estraro de UEA restos en
kontakto kun Greatrex por kompreni eblojn, establi pli proksimajn
rilatojn kun la Akademio, precipe okaze de la venonta 111-a Universala
Kongreso de Esperanto (UK) en Graz (Aŭstrio), kie unu el la sidejoj de
la Akademio situas. UEA bonvenigas ĉiujn aliĝi al la 111-a UK:
https://uk.esperanto.net [2]

> "Mi estas honorigita de tiu elektiĝo kaj pretas labori por la celoj
> de la Akademio kaj en ĝi pli bone konigi Esperanton kaj ĝiajn
> valorojn. La UK en Graz povos esti perfekta ŝanco por ebligi tiun
> dialogon" - komentis Greatrex kun la Estraro de UEA.

Cetere de Greatrex aperos en Esperanton (tradukita el malnovstila helena
lingvo) la libro "La persaj militoj", verkita de Prokopio de Cezareo
(Palestino) en ĉ. 550 kaj eldonota de Mondial por la Serio
Oriento-Okcidento de UEA. Pliaj informoj aperos.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1256

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://www.ae-info.org
[2] https://uk.esperanto.net
[3] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages