jen diverstemaj novaĵoj.
Hier verschiedene Nachrichten.
Kore, Julia.
EBLAS NUN ALIĜI AL IJK 2026!
La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en Tiana, Katalunio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026.
Partoprenu en la 82-a IJK por sperti:
🌑 tre raran plenan suneklipson,
🍷 ĝui regionon riĉan pri kulturo, historio kaj gastronomio, kaj
🐬 pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo!
La unua aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de januaro 2026. Aliĝu ĝis la 15-a de decembro kaj ricevu senpagan T-ĉemizon!
DeepL fine lernis Esperanton – ĉu plu gravas?
En 2012 estis granda novaĵo, ke la aŭtomata tradukilo de Google ekparolis Esperanton. De tiam la kvalito de aŭtomataj tradukoj eksplode evoluis. Nun tradukon al kaj el Esperanto proponas ankaŭ la fama tradukilo DeepL. Sed kiu funkcias plej bone? Kaj ĉu homaj tradukistoj plu bezonatos?
UEA ne sukcesis vendi sian domon
La planata vendo de la Centra Oficejo de UEA ĝis nun ne efektiviĝis, ĉar la aĉetonto ne sukcesis pagi la garantiaĵon. UEA tamen esperas, ke la vendokontrakto povos esti subskribita post la jarŝanĝo. Plu mankas plano por la estonteco de la libroservo.
La 112a UK okazos en 2027 en Melburno
La Estraro de UEA decidis, ke la 112a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Melburno (Aŭstralio), de la 1a ĝis la 8a de julio 2027. Legu pli ĉe
https://sezonoj.ru/2025/12/melburno/Atentu la datojn! La ĝustaj estas: 3-10.07.2027!
Prestiĝa scienca premio al Jesper Jacobsen
La Akademio de Sciencoj de Francio atribuis la Premion Ampère, sponsoritan de la elektrokompanio Électricité de France, al la konata esperantisto Jesper Jacobsen kaj lia longdaŭra kunlaboranto Hubert Saleur. Ekde 2002 ili kune verkis proksimume 65 sciencajn artikolojn kaj kune gvidis 12 doktoriĝantojn. En ampleksa artikolo verkita por Libera Folio Jesper Jacobsen rakontas pri la scienca laboro kiu kondukis al la premio.