Fwd: [N-ro 1268] Forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), Honora Membro de UEA: vivo por Esperanto kaj Paco

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Dec 5, 2025, 5:55:40 PM (10 days ago) Dec 5
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen trista novajxo el diversaj fontoj.

Hier eine traurige Nachricht aus verschiedenen QUesllen.

Triste, Julia.

Titolo:    Forpasis Rob Moerbeek en Nederlando
Kategorio: Laste en la movado
Teksto:
Nia Esperantujo denove funebras.
La 28an de novembro 2025 forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), nederlanda esperantisto, subteninto kaj multflanka kunlaborinto ankaŭ de edukado.net, nelacigebla volontulo de la Centra Oficejo de UEA, regula provleganto de dekoj da revuoj kaj eldonaĵoj.
Ni invitas la membrojn de nia retejo legi pri la vivo kaj agado de Rob Moerbeek, kaj lasi viajn omaĝvortojn en la Panteono. 
Daŭrigu ĉe: https://edukado.net/novajhoj?id=931


Rob Moerbeek forpasis
La 28an de novembro forpasis Robert “Rob” Moerbeek (1936-2025), nederlanda filologo kaj esperantisto, kiu dum 32 jaroj (1979-2001) estis oficisto en la Centra Oficejo de UEA kaj post la emeritiĝo laboris tie kiel volontulo. Legu nekrologon en “La Ondo de Esperanto” ĉe https://sezonoj.ru/2025/11/moerbeek-3/ Ni funebras kaj kondolencas.


Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio
Rob Moerbeek eklaboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo en 1969. Ĉiuj, kiuj iam vizitis la oficejon, certe konas kaj memoras lian senpretendan afablecon. Lia lasta labortago tie estis la 7-a de novembro 2025. Tri semajnojn poste li forpasis en la aĝo de 89 jaroj.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1268] Forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), Honora Membro de
UEA: vivo por Esperanto kaj Paco
Datum: 2025-11-30 21:53
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1268
2025-11-30
-------------------------

FORPASIS ROB MOERBEEK (1936-2025), HONORA MEMBRO DE UEA: VIVO POR
ESPERANTO KAJ PACO

"Tre speciala, tre ordinara, simple tre speciala homo forpasis",
komunikis la familio de Rob Moerbeek, al kiu post riĉa kaj plena vivo
ni devas adiaŭi. Robert Moerbeek (naskiĝinta en Haarlem la 1-an de
majo 1936) forpasis en Beverwijk la 27-an de novembro 2025. La
Esperanto-movado estas profunde dankema al li pro tuta vivo dediĉita al
Esperanto kaj Paco.

Rob Moerbeek estis ekde 2011 honora membro de UEA. Ekde julio 1969 li
laboris en la Centra Oficejo (CO). Li formale emeritiĝis post 32-jara
laborado la 27-an de aprilo 2001, sed neniam ĉesis labori por la
Asocio: post la emeritiĝo li fariĝis konstanta volontulo. Inter liaj
plej konataj taskoj estis la provlegado kaj lingva reviziado de la
eldonaĵoj de la Asocio, inkluzive de la revuoj Esperanto kaj Kontakto.
Krome li prizorgis la ekspedofakon de la CO, la Arkivon de UEA kaj la
Bibliotekon Hector Hodler (BHH), al kiu li kontribuis ankaŭ post la
transdono de BHH al la Pola Nacia Biblioteko, ĉefe per kontrolado de
sendendaj novaj titoloj el Roterdamo al Varsovio.

Rob estis latinisto laŭ eduko, magistro, kaj ankaŭ instruis Esperanton
kiel privata docento en la Universitato de Amsterdamo dum 20 jaroj ekde
1978. Pri instruado kaj ekzamenoj li okupiĝis ankaŭ en la nederlanda
movado. En la jaro 2000 la Estraro de UEA aljuĝis al li la Premion
Deguĉi pro lia longtempa agado por esperantistoj en financaj bezonoj
kaj por handikapitoj, precipe blinduloj, laboro farita dum multaj jaroj
kune kun la edzino Nora, forpasinta en 1998 kaj konata aktivulo de la
blindula Esperanto-movado. Rob mem senĉese aktivis en Ligo Internacia
de Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj ties nederlanda sekcio. Por LIBE li
estis ekde 2001 Komitatano A de UEA. Fervora pledanto por sana vivado,
li en la lastaj jardekoj ankaŭ estis kunorganizanto de Tutmonda Asocio
de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN).

Pluraj aliaj eldonaĵoj - kiel Monato, Internacia Pedagogia Revuo (IPR),
Scienca Revuo, Fen-x (de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano,
La Kontakto (de la nederlanda LIBE-sekcio) - ĝuis lian provlegadon.
Inter lastatempaj libroj de li provlegitaj estas titoloj de la Serio
Oriento-Okcidento - kiel Antologia skizo de la persa literaturo (n-ro
58) kaj La libro de la mil kaj unu noktoj (n-ro 63) - krom la libroj de
la Internacia Kongresa Universitato kaj eldonaĵoj de Unesko en
Esperanto. Li ankaŭ partoprenis en ĉiuj lastaj Universalaj Kongresoj.
Li konstante donacis al UEA por pluraj fondaĵoj, inter ili Fondaĵo
Canuto, kaj ankaŭ estis ano de Societo Zamenhof kaj Alianco 365.

En 2018 Rob ricevis la nederlandan Reĝan Ordenon de Oranje-Nassau. La
urbestro de la urbo en kiu Rob Moerbeek loĝis, Beverwijk, tiam speciale
venis al Roterdamo por enmanigi la ordenon kaj gratuli la samurbanon dum
la Malferma Tago de UEA de la 28-a de aprilo 2018 (de kio estas
video-registro: https://www.youtube.com/watch?v=2viNCD2snwg [1]). Rob
fariĝis kavaliro de la ordeno pro siaj grandegaj meritoj por la
Esperanto-movado en Nederlando kaj tutmonde. Li ankaŭ estis nelacigebla
pacisto kaj mondfederisto kaj enplektiĝis en agadoj por subteno al
vakcinado, al la nutradprogramoj de UN kaj al aliaj porpacaj agadoj. Li
restos neforgesebla amiko, ekzemplo de leĝero kaj espero pri nia mondo.
La Esperanto-movado lin honoru kaj eterne memoru.

Noto: La korpo de Rob Moerbeek kuŝas en la funebra domo
Uitvaartverzorging Eeken ĉe Laan van Meerestein 10, Beverwijk,
Nederlando. Estos okazo laste adiaŭi ĵaŭdon, la 4-an de decembro, de
la 15:30 ĝis la 16:30 CET. La kremacio okazos silente. Adreso por
korespondi kun la familio estas Pimpelmeesstraat 15, 1826 KR Alkmaar,
Nederlando (aŭ tra UEA).UEA kondolencas la familion kaj ĉiujn liajn
amikojn, kiuj estis multaj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1268

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://www.youtube.com/watch?v=2viNCD2snwg
[2] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu


--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages