Fwd: [N-ro 1281] UEA subtenas iniciaton “Monto Zamenhof” por diskonigi Esperanton kaj la heredaĵon de Neŭtrala Moresnet

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Mar 3, 2026, 4:38:51 PM (yesterday) Mar 3
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen subtenpeto de UEA.

Hier eine Bitte um Unterstützung von UEA.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Di., 3. Feb. 2026, 22:45
Subject: Fwd: [N-ro 1281] UEA subtenas iniciaton “Monto Zamenhof” por diskonigi Esperanton kaj la heredaĵon de Neŭtrala Moresnet
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1281] UEA subtenas iniciaton “Monto Zamenhof” por
diskonigi Esperanton kaj la heredaĵon de Neŭtrala Moresnet
Datum: 2026-02-03 18:04
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1281
2026-02-03
-------------------------

UEA SUBTENAS INICIATON “MONTO ZAMENHOF” POR DISKONIGI ESPERANTON KAJ
LA HEREDAĴON DE NEŬTRALA MORESNET

Civitana iniciato celas per reta petskribo [1] renomi la monton
Vaalserberg al Monto Zamenhof, honore al la iniciatinto de Esperanto. La
monto situanta sur la tripunkto de Nederlando, Belgio kaj Germanio
historie situis sur kvarpunkto pro la iama Amikejo, Neŭtrala Moresnet.
La regiono estas do historie ligita al Esperanto, precipe pro la rolo de
D-ro Wilhelm Molly, firmakuracisto de la zinkminejo _Vieille Montagne_.
Esperantisto, li aktive subtenis, ke Neŭtrala Moresnet fariĝu
sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Tial UEA invit! as
ĉiujn simpatiantojn de internacia amikeco subskribi la petskribon kaj
kontribui al ĝia diskonigo:

https://www.change.org/p/rename-vaalserberg-to-monto-zamenhof-zamenhofberg-mont-zamenhof
[1]

La petskribon iniciatis la artisto, poligloto kaj esperantisto Shabi
Fiumei, membro de UEA, kun kiu aperos intervjuo en la revuo _Esperanto_.
UEA kunlaboras kun li plurmaniere kaj subtenas la iniciaton kiel
kulturan kaj informan agadon. La kunlaboro komenciĝis danke al la
Estrarano de UEA pri Kulturo, Zdravka Boytcheva, kiu kaptis la informon
pri la petskribo. En 2025 ŝi oficiale partoprenis en la Gebeneluksa
Kongreso - mem ekzemplo de internacia kunlaboro - kaj kadre de ĝi, kun
granda grupo de esperantistoj, vizitis la Muzeon _Vieille Montagne_.

> "Tiu petskribo havas edukan kaj komunikan efikon. Ĝi atentigas pri
> Zamenhof, pri la internacia heredaĵo de la regiono kaj pri la daŭra
> aktualeco de la ideo de interkompreniĝo pere de Esperanto. Ĝi
> interesas turistojn kaj subtenas la lokajn komunumojn. Ĉar ĝi ankaŭ
> allogas ĵurnalistojn, tial gravas amase subteni ĝin", deklaris la
> Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr.

Pri la iniciato jam aperis raporto (kun video) en la belga publika
amaskomunikilo BRF (Belgischer Rundfunk). En ĝi Jan Sabri Cetinkaya,
direktoro de la Muzeo _Vieille Montagne_ en Kelmis, mem prezentas parton
de sia mesaĝo en Esperanto. La raporto kaj la video (en la germana;
eblas uzi aŭtomatan tradukilon) troveblas ĉe
https://brf.be/regional/2042935 [2].

> "La kampanjo povos ne sukcesi ŝanĝi la nomon de la monto, sed ĝi
> paroligas homojn pri Esperanto, kaj tio estas jam sukceso. Estas
> aparte rimarkinde, ke du neesperantistoj uzas iom da Esperanto por
> raporti pri ĝi", komentas la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain,
> respondeca pri Informado kaj komisiita gvidi la kunlaboron kun Shabi
> Fiumei.

Kadre de tiu kultura kaj informa aliro UEA ankaŭ konsideras subteni la
starigon de memoriga Zamenhof/Esperanto-Objekto (ZEO) ĉe la monto,
honore al L. L. Zamenhof, kunlabore kun Shabi Fiumei, la koncernaj
municipoj kaj partneraj organizaĵoj. Tiu ampleksa subteno kongruas kun
la strategio AKIRI, aparte kun la prioritato "Konsciigo" de la kampo
Informado, kiu celas "garantii vastan konscion pri la realo, stato, uzo,
utilo kaj potenco de Esperanto" per "fluo de fidindaj informoj al [...]
amaskomunikiloj, edukistoj kaj decidfarantoj". UEA emfazas, ke -
sendepende de la fina rezulto de la renomiga propono - la iniciato jam
konkrete kontribuas al pli vasta publika atento pri Esperanto, ĝiaj
valoroj kaj ĝia historia kaj kultura heredaĵo.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1281

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1]
https://www.change.org/p/rename-vaalserberg-to-monto-zamenhof-zamenhofberg-mont-zamenhof
[2] https://brf.be/regional/2042935/
[3] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu

Frank Huber

unread,
2:13 AM (19 hours ago) 2:13 AM
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen subtenpeto de UEA.

Hier eine Bitte um Unterstützung von UEA.

Frank kaj Julia



UEA subtenas iniciaton “Monto Zamenhof” por diskonigi Esperanton kaj la heredaĵon de Neŭtrala Moresnet.

Komuniko 1281

Civitana iniciato celas per reta petskribo renomi la monton Vaalserberg al Monto Zamenhof, honore al la iniciatinto de Esperanto. La monto situanta sur la tripunkto de Nederlando, Belgio kaj Germanio historie situis sur kvarpunkto pro la iama Amikejo, Neŭtrala Moresnet. La regiono estas do historie ligita al Esperanto, precipe pro la rolo de D-ro Wilhelm Molly, firmakuracisto de la zinkminejo Vieille Montagne. Esperantisto, li aktive subtenis, ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Tial UEA invitas ĉiujn simpatiantojn de internacia amikeco subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo:

...

Legu la reston de la artikolo kaj subtenu la peticion je

https://revuoesperanto.org/gk_1281

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages