Fwd: [N-ro 1294] 111-a UK, Graz: alvoko kontribui al la kongresa temo: Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 12, 2026, 5:45:20 PM (4 days ago) May 12
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen alvoko kontribui al la kongresa temo de UK.

Hier der Aufruf zum Kongressthema des UK beizutragen.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1294] 111-a UK, Graz: alvoko kontribui al la kongresa
temo: Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo
Datum: 2026-04-28 19:01
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1294
2026-04-28
-------------------------

111-A UK, GRAZ: ALVOKO KONTRIBUI AL LA KONGRESA TEMO: VOLONTULADO EN LA
SERVO AL DAŬRIPOVA EVOLUIGO

Universala Esperanto-Asocio invitas la esperantistaron kontribui al la
kongresa temo de la 111-a Universala Kongreso: "Volontulado en la servo
al daŭripova evoluigo".

Volontulado, nome la konsenta kaj kontenta daŭra engaĝiĝo, havas
profundajn radikojn en la Esperanto-movado. Ĉiuj niveloj kaj sferoj de
nia internacia komunumo - de lokaj kluboj ĝis la tutmondaj organizaĵoj
- baziĝas plejofte sur bonvola ada laboro de nia diligenta kolegar',
normale spontana, sed foje kadre de strukturita programo kun publika
subteno.

La kongresa temo celas trakti kiel volontulado kontribuas kaj kontribuu
ne nur al la disvolviĝo de nia movado, sed pli vaste al daŭripova
evoluigo kadre de la Internacia Jaro de Volontuloj por Daŭripova
Evoluigo, deklarita de la Unuiĝintaj Nacioj. Volontulado ja ludas
gravan rolon, ne nur en la vivigo de la Esperanto-movado, sed ankaŭ
ebligante konkretan civitanan engaĝiĝon loke kaj internacie, transfake
kaj solidare en la realigo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo [1]
(CDE), ambicia sed konsentindega celaro por pli bona mondo, kiun UN
difinis por la jaro 2030.

La Esperanto-agado mem ne fremdas je la CDE: iuflanke Esperanto estas
pova ilo por interkultura kunlaboro, aliflanke la celaro kaj la valoraro
de nia movado profunde koheras kun la CDE, tiom ke TEJO deklaras en sia
statuto ke daŭripova evoluo estas esenca kondiĉo por la agado en ĝi.
Krome, Esperantujo ne estas verda insulo, kaj multaj esperantistoj
ankaŭ estas aliaj -istoj kaj havas spertojn pri peresperantaj aŭ
alimovadaj volontulaj agadoj rekte ligitaj al daŭripova evoluigo.

La kongresa temo estos kunordigata de Michael Boris Mandirola, iama
TEJO-prezidanto kaj UEA-komitatano. Li aktive engaĝiĝas en la
Esperanto-movado kaj ankaŭ ekster ĝi, ofte kun respondeca rolo rilate
al volontula agado, kun speciala intereso pri daŭripova evoluigo kaj
precipe pri ĝiaj ligoj kun la Esperanto-movado.

Ni bonvenigas programkontribuojn en diversaj formoj: prelegoj,
diskutrondoj, trejnadoj, ekspozicioj, teatraĵoj aŭ eĉ pli malkutimaj
formatoj. Kontribuoj povas trakti, interalie:

        * Formojn kaj kadrojn de volontulado lige al la CDE.
        * La rilatojn inter Esperanto kaj la CDE kaj koncernajn agadojn
        * La rolon de lingvoj kaj lingva justeco en volontula agado por
daŭripova evoluigo.
        * Konkretan volontulan per-Esperantan agadon rilate al la CDE.
        * Atestojn kaj raportojn pri interkultura dialogo kaj solidareco pere
de volontulado.
        * La evoluon de volontulado en la cifereca kaj tutmonda kunteksto.

Ni invitas samideanojn kiuj emas kontribui al la kongresa temo prezenti
siajn proponojn per la kontribua formularo [2]
(https://mallonge.net/UK26proponuprogrameron) kaj kunlabori per la
dissendolisto https://groups.io/g/KongresaTemo. La limdato por sendi
proponojn estas la 13-a de majo 2026. Ni kuraĝigas ĉiujn, kiuj per
siaj spertoj, esploroj aŭ ideoj povas kontribui pri la temo, aktive
partopreni en la estigo de la kongresa programo kaj tiel helpi kunkrei
signifan, engaĝan kaj aktualteman Universalan Kongreson. Por partopreni
en la 111-a Universala Kongreso de Esperanto oni aliĝu ĉe
https://uk.esperanto.net/ [3].

Tiu ĉi alvoko okazas en la tago de la 118-jariĝo de UEA. Kiel ni
volontule servas al Esperanto fariĝas des pli aktuala demando en 2026.
Festante la 118-jariĝon de UEA, ni festas ankaŭ pli ol jarcenton da
volontulado por Esperanto - kun la konscio, ke la espero de nia
samideanaro pri pli bona mondo restas nemalhavebla forto de nia movado.
Ni daŭre utiligu tiun forton por la evoluigo de Esperanto kaj por pli
justa, pli egaleca kaj daŭre diverseca mondo. Kaj povu tio kuraĝigi
inspirajn prelegojn dum la UK.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1294
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2020/08/Gvidilo-al-la-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-UN.pdf
[2]
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSciAFRSBWmK6KrmqR9cuttTOĤ6idPheFBdEp6IbEJwUMWPwg/viewform
[3] https://uk.esperanto.net/
[4] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages