Fwd: [N-ro 1283] Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026: alvoko al la tutmonda Esperanta komunumo

2 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Mar 7, 2026, 3:57:24 PMMar 7
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito partopreni Internacian Traduk-Konkurson “Vejdo” 2026.

Hier die EInladung zum Internationalen Übersetzungswettbewerb “Vejdo” 2026.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
De : Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
Date: lun. 16 févr. 2026 à 19:09
Subject: [N-ro 1283] Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026: alvoko al la tutmonda Esperanta komunumo
To: <mirejo....@gmail.com>



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1283
2026-02-16


INTERNACIA TRADUK-KONKURSO “VEJDO” 2026: ALVOKO AL LA TUTMONDA ESPERANTA KOMUNUMO

UEA kunlabore kun la redakcio de la revuo Literatura Vivo kore invitas ĉiujn esperantistojn tra la mondo partopreni en la Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” (2026). La konkurso estas dediĉita al la memoro de Prof. Vejdo (Wei Yida, 1947-2025), honora membro de UEA, kaj celas subteni altkvalitan tradukarton en Esperanto.

Traduko estas unu el la plej noblaj manieroj vivigi kaj disvastigi Esperanton. Per traduko ni konstruas pontojn inter kulturoj, transdonas literaturajn trezorojn kaj donas novan vivon al pensoj naskiĝintaj en aliaj lingvoj. La konkurso “Vejdo” celas instigi ĝuste tian respondecan, zorgeman kaj kreeman laboron.

La konkurso, aŭspiciata de UEA, estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, sendepende de lando aŭ deveno. Akceptiĝas propraj, manfaritaj tradukoj el iu ajn nacia lingvo en Esperanton: poezio, mallonga prozo, rakontoj aŭ mikronoveloj, kantotekstoj kaj artikoloj aŭ eseoj. Ĉiu partoprenanto rajtas sendi maksimume du verkojn, kun maksimuma longo de 1500 vortoj por ĉiu. Tradukoj faritaj per artefarita intelekto ne estas konsiderataj: ni serĉas la homan voĉon, sentemon kaj stilon de la tradukanto.

La konkursaĵojn bonvolu sendi al in...@literaturavivo.com ĝis la 1-a de junio 2026, kun indiko de la originala lingvo, la titolo de la verko kaj viaj kontaktinformoj (nomo, urbo, lando).

Internacia ĵurio, konsistanta el spertaj esperantistoj kun kompetento pri literaturo kaj tradukarto kaj reprezentantaj diversajn lingvojn, elektos la premiitojn: principe estos 1 gajninto por la unua premio (3 libroj), 3 gajnintoj por la dua premio (po 2 libroj) kaj 10 gajnintoj por la tria premio (po 1 libro). La premioj estos provizitaj de UEA kaj la fina rezulto estos solene publikigita dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz (Aŭstrio) en aŭgusto 2026. Elektitaj verkoj estos publikigitaj en Literatura Vivo. La regularon de la konkurso legu en la retejo de Literatura Vivo.

Per via partopreno vi ne nur omaĝas la heredaĵon de Prof. Vejdo, sed ankaŭ kontribuas al la estonteco de la Esperanta literaturo. Traduku. Kundividu. Konservu la vivon de la lingvo.

La subteno de UEA al la konkurso Vejdo spegulas la strategian planon AKIRI, aparte la celojn pri komunuma reto kaj komunuma reto kaj kultura fortigo de la kampo Kunlaborado. Kadre de tio UEA ampleksigas sian kulturan agadon al diversaj kulturaj kampoj. En la nomo de UEA kaj de la redakcio de Literatura Vivo ni atendas viajn verkojn kun granda intereso.Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 111-a UK, aliĝu per https://uk.esperanto.net.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1283


La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, unikoda kodigo.

_._,_._,_

Julia Noe

unread,
Aug 13, 2026, 11:28:25 AM (3 days ago) Aug 13
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen gxisdatigo pri la Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026. Dankon por la informo kaj gratulojn por la premio al Frank.

Hier ein Update zum  Internationalen Übersetzungswettbewerb “Vejdo” 2026. Danke für die Information und Glückwünsche zum Preis an Frank.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: Frank Huber <frank...@lalando.de>
Date: Sa., 8. Aug. 2026 um 15:17 Uhr
Subject: Re: [BAVELO-Aktuell] Fwd: [N-ro 1283] Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026: alvoko al la tutmonda Esperanta komunumo
To: Julia Noe <juli...@gmail.com>


Saluton Julia,

en Marto per BAVELO-Aktuell dissendiĝis informo pri tradukkonkurso,
ĉu vi rememoras? Jen novaĵo kompletiga al la tiutempa alvoko:

Ankaŭ mi decidis partopreni la konkurson. Dum la ĉi semajna UK en Graz
kaj ankaŭ per la aktuala kajero de Literatura Vivo oni komunikis la rezulton.
Entute partoprenis 41 tradukoj de 31 konkursantoj. Mia kontribuaĵo troviĝas
inter la 6 plej bonaj kaj mi ricevis unu el la triaj premioj.

Jen la oficiala komunikaĵo (ekde paĝo 7):
https://www.sinoatlantic.com/vivo/Literatura_Vivo_014.pdf
(ekde paĝo 7)

Kaj jen mia kontribuaĵo:
https://ruhsendogannar.com/mi-preferus-ne-fari-tion-rakonto/

Amike,

Frank





On Thu, 5 Mar 2026 23:10:19 +0100
Julia Noe <juli...@gmail.com> wrote:

> Karaj,
>
> jen invito partopreni Internacian Traduk-Konkurson “Vejdo” 2026.
>
> Hier die EInladung zum Internationalen Übersetzungswettbewerb “Vejdo”
> 2026.
>
> Kore, Julia.
>
> ---------- Forwarded message ---------
> De : Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
> Date: lun. 16 févr. 2026 à 19:09
> Subject: [N-ro 1283] Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026: alvoko
> al la tutmonda Esperanta komunumo
> To: <mirejo....@gmail.com>
>
>
> ------------------------------

>
> Gazetaraj Komunikoj de UEA
> N-ro 1283
> 2026-02-16
> ------------------------------

> INTERNACIA TRADUK-KONKURSO “VEJDO” 2026: ALVOKO AL LA TUTMONDA
> ESPERANTA KOMUNUMO
>
> UEA kunlabore kun la redakcio de la revuo *Literatura Vivo* kore
> aŭgusto 2026. Elektitaj verkoj estos publikigitaj en *Literatura
> Vivo*. La regularon de la konkurso <https://mallonge.net/Vejdo> legu
> en la retejo de *Literatura Vivo*.

>
> Per via partopreno vi ne nur omaĝas la heredaĵon de Prof. Vejdo, sed
> ankaŭ kontribuas al la estonteco de la Esperanta literaturo. Traduku.
> Kundividu. Konservu la vivon de la lingvo.
>
> La subteno de UEA al la konkurso Vejdo spegulas la strategian planon
> AKIRI, aparte la celojn pri komunuma reto kaj komunuma reto kaj
> kultura fortigo de la kampo Kunlaborado. Kadre de tio UEA ampleksigas
> sian kulturan agadon al diversaj kulturaj kampoj. En la nomo de UEA
> kaj de la redakcio de *Literatura Vivo* ni atendas viajn verkojn kun

> granda intereso.Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 111-a UK, aliĝu per
> https://uk.esperanto.net.
>
> Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC

>
> Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
> uea.org/aktuale/komunikoj
>
> La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1283
>
> La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, unikoda kodigo.
> _._,_._,_
>



--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages