UEA batalos kontraŭ falsaj novaĵoj
El sub la tero aperas la vero. Tio estas la moto de nova servo de UEA, kiu celas kontraŭbatali la disvastigon de falsaj novaĵoj en Esperantujo. La estraro de la asocio instigas ĉiujn unuavice serĉi fidindajn informojn pri UEA en ĝia oficiala organo, la revuo Esperanto, kaj ne kredi famojn el suspektindaj fontoj, ekzemple pri tio ke la libroservo de UEA ne plu funkcias.
https://www.liberafolio.org/2026/04/01/uea-batalos-kontrau-falsaj-novajoj/Reaperas la perditaj muzikaĵoj
En februaro malaperis el la reto la tuta muzik-kolekto de Vinilkosmo. Pro nuliĝo de kontrakto kun distribuanto grandega parto de la nuntempa Esperanto-muziko subite iĝis nehavebla por aŭskultado. Sed nun la situacio revenas al normala – iom post iom ĉio reaperas.
Rangigu la eventojn kiujn vi partoprenis! 🎉🎈
laŭsperte estas retejo por rangigi eventojn en Esperantujo. Partoprenantoj povas taksi la eventojn kiujn ili ĉeestis, kaj la komunumo vidas la kolektitajn rezultojn. 📊
Estis inkluzivitaj ĉiuj Esperantaj eventoj en la mondo kiuj plenumis la kriteriojn de "grandskala", "internacia" kaj "junulara". Ankaŭ inkluzivita estis la Universala Kongreso. Eĉ se ĝi ne estas junulara aranĝo, multaj junuloj ja ĉeestas ĝin.
🔗 Se vi volas esprimi vian opinion aŭ scivolemas pri kion pensis la aliaj partoprenantoj de la eventoj,
vizitu la retejon de laŭsperte.