Forpasis Helmut Klünder

6 views
Skip to first unread message

unie...@posteo.de

unread,
Jun 22, 2022, 2:31:53 PM6/22/22
to Bavelo aktuell
Karaj amikoj,
mi plusendas al vi la sciigon pri la morto de Helmut Klünder, ĉar mi
supozas, ke multaj el vi konis tiun imponan Esperanto-personecon.
Laŭ plia informo la entombigo okazos morgaŭ en Burgsteinfurt, Vestfalio.
Ke li ripozu en paco.
Ursula

--

Ursula Niesert · Ursula....@esperanto.de
nova poŝtkesto: unie...@posteo.de · tel (+49) 761 - 289 299
__________________________________________________

-------- Originalnachricht --------
Betreff: [Aktivuloj] Forpasis Helmut Klünder
Datum: 16.06.2022 21:33
   
   
   

(eo)

Helmut Klünder, konata denaska Esperantisto el Germanujo, forpasis en la mateno de la 16-a de Junio 2022. 

De la eko de lia vivo li aperis en la esperanta movado kaj forte kunlaboris por plifortigi kaj disvastigi Esperanton, speciale en Germanujo. Laste ankoraŭ li partoprenis en Germana Esperanto Kongreso 2022.
Li ĉiam aktivis, partoprenis multajn aranĝojn kaj multe formis per sia speciala karaktero kaj unikaj ideoj la esperantan mondon. Li transprenis respondecon jam kiel adoleska homo en la Germana Esperanto-Junularo kaj poste en la Germana Esperanto-Asocio. Li kunfondis la aranĝon PSI (Printempa Semajno Internacia) kaj subtenis pere de fondaĵo memore al sia edzino, la Elisabeth-Klünder-Fondaĵo, multajn homojn kaj aranĝojn.
Veras ke li estis grava persono de kaj por Esperanto.

(de)

Helmut Klünder, ein bekannter Esperantist aus Deutschland, ist am Morgen des 16. Juni 2022 verstorben.
Seit Beginn seines Lebens erschien er in der Esperanto Bewegung und  arbeitete sehr stark an der Verbreitung Esperanto, besonders in Deutschland. Zuletzt nahm er an Deutschen Esperanto Kongress 2022 teil.
Er war immer aktiv, nahm an vielen Esperanto Treffen teil und formte mit seinem speziellen Charakter und seinen eigenen Ideen die Esperanto Welt ein Stück weit mit. Er übernahm als Jugendlicher bereits Verantwortung in der Deutschen Esperanto Jugend und später auch in dem Deutschen Esperanto Bund. Er ist einer der Mitbegründer des PSI (Internationalen Frühlings Woche) und unterstützte mit einer Stiftung zum Gedenken an seine Frau Elisabeth Klünder viele Menschen und Treffen.
Es ist wirklich wahr zu sagen, das er eine wichtige Person von und für Esperanto war.

_______________________________________________
Aktivuloj-dissendolisto
Aktivuloj<>esperanto.de
Teilstück 2.txt
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages