La Transponta Kongreso (germana-pola-fervojista, 21.-24.05.2021) fariĝos virtuala!

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 13, 2021, 4:44:04 PM5/13/21
to Bavelo aktuell
Karaj,

la organizantoj informas:

La Transponta Kongreso (germana-pola-fervojista, 21.-24.05.2021) fariĝos virtuala!

Ĉeesta kongreso ne eblos
Komence de aprilo evidentiĝas ke la ekzistantaj limigoj pro la kronvirusa pandemio en Germanio kaj Pollando (kaj aliloke en Eŭropo) almenaŭ dum la venontaj semajnoj ne malaperos, sed eble fariĝos pli striktaj. Kun granda bedaŭro GEA, PEA kaj IFEF tial decidis rezigni pri la planita ĉeesta kongreso en la limurboj Frankfurt (Oder) kaj Slubice. Prokrasti ĝin duan fojon pro pluraj kaŭzoj ne eblas. Sekvante la ekzemplon de aliaj Esperanto-eventoj ni do anstataŭos la ĉeestan kongreson per virtuala. La organizantoj jam kontaktis plurajn el la kontribuantoj kaj esperas oferti samkvalitan programon - eĉ se mankos la
loka etoso, la neformala kunestado, la ekskursoj kaj la jarĉefkunvenoj. Ankaŭ la virtuala kongreso komenciĝos vendredon (21.05.) vespere kaj daŭros ĝis lundo (24.05.) tagmeze. La temo “najbaroj” restos valida. La fervojistoj ne bezonos rezigni pri la fakprelegoj, kiujn cetere ĉiuj kongresanoj povos sekvi. Teknike ni uzos la Zoom-konton de GEA. Ĝi ebligos ankaŭ paralelajn programerojn. Pri la estiĝanta programo ni informos vin dum la venontaj semajnoj. La provizoran programon vi trovas en https://www.esperanto.de/eo/enhavo/reta-programo-virtuelles-programm
Aliĝintoj (sed nur ili !) ricevos la alirkodon kaj ĉiujn necesajn detalojn ĝustatempe antaŭ la kongreso. Aliĝu: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/ali%C4%9Do-2

Senpaga, sed ne senkosta
Ĉar ĉeesta kongreso ne okazos, la organizantaj asocioj kiel promesite reĝiros la antaŭpagojn jam ricevitajn. Vi rericevos la monon de tiu asocio, al kiu vi pagis. Reta partopreno estos senpaga. Ĉiujn ĝisnunajn aliĝintojn ni konsideras aliĝintojn al la virtuala kongreso. Evidente ankaŭ nun eblas pliaj aliĝoj. Ni daŭrigos informadon pri la kongreso dum la venontaj semajnoj - kaj eble je la fino havos pli da partoprenantoj ol ni origine atendis. Kiel por ĉeesta kongreso ni pretigos kongresan broŝuron (realan kaj virtualan) kun resumoj de la kontribuoj. La Fonduso por German-Pola Kunlaboro konfirmis ke ĝi subvencios ankaŭ virtualan eventon kaj pretas transpreni maksimume 80% de la kostoj. Tio estas bona novaĵo kaj ebligos eĉ pagi honorariojn, sed signifas ke la restantaj 20% (ĉirkaŭ 1000 eŭroj) devos esti financataj alimaniere. Donacoj al la kongresa kaso do estas eĉ pli bonvenaj ol kutime - fakte la sola ebleco eviti deficiton por la tri asocioj. Bonvolu indiki al ni, se vi pretas parte rezigni pri repago de la kotizo, aŭ ĝiru donacon al la konata konto. Ni promesas ke ĉiuj donacoj eniros la kongresan kason. Konto de Germana Esperanto-Asocio por la kongreso: IBAN DE09 5085 1952 0040 1145 97 ĉe Sparkasse Odenwaldkreis (BIC : HELADEF1ERB).

Informo por membroj de Germana Esperanto-Asocio
Por GEA en reta formo okazos nur la tradicia renkontiĝo kun la estraro kaj la redaktoroj de «Esperanto aktuell». Por la Federacia Asembleo (jarĉefkunveno) validas la jam anoncita plano B: ĝi okazos kiel ĉeesta kunveno kadre de la Asocia Konsilantaro sabaton, la 30-an de oktobro 2021 je la 14:30h en Herzberg aŭ ĉirkaŭaĵo. Eblos ankaŭ rete sekvi ĝin kiel pasintan jaron. La precizan lokon GEA komunikos ĝustatempe.

Kaze, ke vi havas demandojn, kontaktu: 
barbara.b...@esperanto.de

Kore, Julia.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages