Saluton al ĉiuj! Skribas Alekĉjo.
Je la 15-a de decembro de 2018, la HOSTEL ESPERANTO malfermiĝis en la urbo Fortaleza en Brazilo. Ĝi estas junulargastejo kaj la nomo estas evidenta homaĝo al nia internacia lingvo, kaj esperanto estas unu el la laborlingvoj (kune kun la portugala kaj la hispana). Mi estas la posedanto kaj estro de tiu loko. Mia ideo estis malfermi lokon similan al Greziljono: gastigi homojn kaj renkontiĝojn. Kaj ĝis la pasinta jaro, ĉio funkciis tre bone.
Sed aperis la kronviruso, kaj ekde pli ol unu jaro, neniu plu povas vojaĝi. Tio signifas ke ekde pli ol unu jaro, mi ne plu ricevas gastojn en la Hostel Esperanto. Tio signifas ke ne plu estas enspezo en la kaso de la junulargastejo. Dum pluraj monatoj, mi sukcesis vivi el la rezervo de mono, kiun mi sukcesis fari antau la pandemio, tamen nun la kaso elsekiĝas.
Pro tiu kialo, mi decidis malfermi monkolektadon, kun celo de 2000 euroj kiuj permesos al la gastejo supervivi ĝis la remalfermiĝo (kiun mi esperas baldaua). La mono estos uzata por pagi la nekompreseblajn kostojn, kiuj ĉefe konsistas el lupago, elektro kaj akvo.
Pluraj esperantistoj jam kontribuis, kaj mi tutkore dankas al ili :)
Se vi deziras scii pli pri la Hostel Esperanto, jen diversaj ligiloj:
Mi antaudankas vin pro via legado kaj via subteno.
Bonvole disvastigu tiun alvokon al aliaj dissendlistoj, al grupoj, al lokaj asocioj, ktp.
Se vi havas iun ajn demandon, ne hezitu sendi al mi retpoŝton kaj mi respondos :)
Plej amike,
Alekĉjo