jen pliaj premiitoj.
Hier weitere Preisträger.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1243] Dek premiitoj de la kvara Interkultura
Novelo-Konkurso (INK) anoncitaj dum la 110-a UK en Brno, Ĉeĥio
Datum: 2025-07-28 23:37
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1243
2025-07-28
-------------------------
DEK PREMIITOJ DE LA KVARA INTERKULTURA NOVELO-KONKURSO (INK) ANONCITAJ
DUM LA 110-A UK EN BRNO, ĈEĤIO
La kvaran eldonon de la Interkultura Novelo-Konkurso, kiun organizas
Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj Bobelarto, kun la aŭspicio
de UEA, partoprenis 689 konkursantoj el 42 landoj. Alvenis 805
konkursantaj noveloj. La ĵurio disdonis entute dek premiojn: kvin en la
sperta kaj kvin en la komencanta kategorioj.
La gajnintaj kaj finalistaj noveloj aperos en la novelaro _Kie vojoj
renkontiĝas_, kiu estos publikigita en aprilo 2026. La novelaron eblos
mendi tra la Libroservo de UEA kaj la eldonejo KAVA-PECH.
La ĵurio konsistis el: Ivan Colling (Brazilo), Heidi Goes (Belgio),
Kitagawa Hisasi (Japanio), Paŭlo Moĵajevo (Ukrainio), Anna Striganova
(Rusio) kaj Francisco Wechsler (Brazilo).
La sekretario de INK prezentis la gajnintojn la 27-an de julio 2025 dum
la Universala Kongreso kadre de premioceremonio kaj legosalono.
Jen la dek premiitoj:
SPERTA KATEGORIO
* Zakhar Serebrov (Захар Серебров) - Rusio
Kie vojoj renkontiĝas (Там, где сходятся дороги)
* Jorge Rafael Nogueras - Portoriko
La ĉioscieco de OV-GPT
* Ljudmila Shebella (Людмила Шебелла) - Estonio
Lasta lavo (Последняя стирка)
* Yin Jiaxin - Ĉinio
Olda Fan kaj la roboto-edzino
* Mahin Rad (مهین راد) - Irano
Ruĝa saŭco sur blua ĉemizo (سُسِ قرمز روی پیراهن
آبی)
KOMENCANTA KATEGORIO
* Javad Eskandari Mayvan (جواد اسکندری مایوان) - Irano
Kunulo (همدم)
* Elisabetta Antichi - Italio
Dankon, Komputilo (Grazie, Computer)
* Mikhail Reztsov (Михаил Резцов) - Rusio
Malsatklingokuristo (Бегущий по лезвию голода)
* Olena Klymovskykh (Олена Климовських) - Ukrainio
Generatoro de falsa vivo (Fake life генератор)
* Stefan Grotz - Germanio
Nenio pli gravas
Pluraj el tiuj noveloj estos aŭskulteblaj en voĉlegita versio en la
jutuba kanalo de Bobelarto [1], Spotify [2] kaj aliaj podkasto-apoj.
Universala Esperanto-Asocio gratulas ĉiujn gajnintojn pro iliaj verkoj
kaj Akademion Literaturan de Esperanto kaj Bobelarton pro la organizado
de la konkurso. Ĉiuj verkistoj estas invitataj partopreni la ĵus
lanĉitan, sesan eldonon de la konkurso, kun la temo "Proksime al la
celo". Ĉiuj detaloj troviĝas ĉe: bobelarto.ink/konkurso/ [3]
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1243
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://www.youtube.com/@bobelarto
[2]
https://open.spotify.com/show/0pDUIsdHMdDVdISp6KzkIt
[3]
https://bobelarto.ink/konkurso/
[4]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu