---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Mi., 11. Feb. 2026, 23:12
Subject: Fwd: ESPERANTO HAMBURG: Programo ĝis aprilo 2026
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: ESPERANTO HAMBURG: Programo ĝis aprilo 2026
Datum: 2026-02-11 09:52
Von: <
gl...@esperanto-hamburg.de>
An: <
gl...@esperanto-hamburg.de>
Saluton, kara,
Jen la programo de Esperanto Hamburg e.V. ĝis aprilo 2026.
ATENTU! Estas kelkaj programŝanĝoj! La jarĉefkunveno estas ŝovita al
la 11-a de junio 2026, kaj la anoncita prelego de Jürgen Wulff okazos
en aprilo.
Mi tre ĝojas inviti vin partopreni multajn interesajn renkontiĝojn,
ĉu rete per Zoom, ĉu persone en la Kulturladen St. Georg,
Alexanderstraße 16.
Kulturladen – 12.02.2026: _Klaus Friese prezentas: _Etsuko Miyoshi.
Legado kaj diskutado.
Etsuko Miyoshi estas japana Esperantisto kaj honora prezidanto de la
firmao Swany.
En lia libro „Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco:
Invento, Sano, Lingva egaleco“ li rakontas pri sia vivo persona kaj
pri la tempo kiel entreprenisto de fabriko de gantoj.
Ni legos partojn el ĉi tiu libro kaj diskutas la engaĝiĝon de Etsuko
Miyoshi por Esperanto.
ZOOM – 19.02.2026: Saltego trans jarmiloj. Legado kaj lernado.
Jen romano de Jean Forge, verkita komence de la 1920-aj jaroj.
Grupo da personoj trafas per tempo-maŝino en la antikvan Romon, kiu
estis ĉefurbo de la Romia imperio (Romio).
Inter aliaj aventuroj, ili estas invititaj al festeno, kiun aranĝas la
imperiestro Nerono…
Ni kune legas la 23an ĉapitron de la verko „Vojaĝo en
Esperanto-Lando“ de Boris Kolker.
_ _
Tiu ĉi evento estas organizita de la antverpena (LVS – La Verda
Stelo) kaj londona (LEK) kluboj.
ZOOM – Vendredo, 27.02.2026 – 20 h: Prelego de Ralph Glomp. Helmut
Schmidt - iama kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio.
Kiel senatano pri internaj aferoj de la nord-germana urbo Hamburgo,
Helmut Schmidt (1918-2015) montris gvid-kapablojn dum la ŝtorminundo de
1962.
De 1974 ĝis 1982 li estis Federacia Kanceliero de Germanio, kaj poste
li fariĝis kuneldonanto de la semajn-gazeto „Die Zeit”.
Sian infanaĝon Schmidt pasigis en la laborista kvartalo Barmbek, kaj en
la lernejo li konatiĝis kun sia estonta edzino Loki.
Ambaŭ ĉiam estis pasiaj ŝakludantoj. Ralph Glomp raportos pri la
Barmbekaj jaroj de Helmut kaj Loki Schmidt, ĉar li loĝas nur kelcent
metroj for de la infanaĝaj lokoj.
La tradicia „Hamburga Ŝakklubo de la jaro 1830“, kie Helmut Schmidt
ekde 1929 lernis ŝakludi kun multaj judaj ludantoj, troviĝas nur 100
metroj for de la loĝejo de Ralph.
Petu la zoom-ligilon ĉe:
esperanto...@esperanto.be. Vi tiam
ricevos retmesaĝon kun informoj. Aŭ tra:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html
_ _
ZOOM – 12.03.2026: Thomas Preece: La „Unuaj” en Esperanto-Muziko.
Prelego.
Kio estis la plej frua kanto en Esperanto, kiam aperis la unua
Esperanto-disko aŭ kasedo,
kaj ĉu la tradicie konataj „unuaj” ekzemploj vere meritas tiun
titolon?
En tiu ĉi prelego la aŭskultantoj estas invitataj al malkovra vojaĝo
tra la historio de Esperanto-muziko,
dum kiu oni kritike ekzamenas popularajn rakontojn, demetas
persistantajn mitojn kaj prezentas surprizajn historiajn trovaĵojn,
ekde preskaŭ forgesitaj registraĵoj de la 1920-aj jaroj ĝis
miskomprenoj pri la supozataj komencoj de la muzika movado.
La prelego estas samtempe informa kaj distra, celante ĉiujn, kiuj
interesiĝas pri muziko, historio de Esperanto aŭ simple ĝuas vidi,
kiel firmiĝintaj „veroj” dissolviĝas antaŭ zorgema esplorado.
Se vi ankaŭ iam deziras prelegi pri via propra temo, bonvolu ne heziti
kontakti min.
Jen la konstanta ligilo por partopreni la renkontiĝojn de Esperanto
Hamburg en ZOOM:
https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09 [1]
Meeting-ID: 275 937 442 - Sekretvorto: 1887
Jen la ebleco paropreni pere de telefono se vi ne havas eblecon
partopreni pere de Zoom.
+49 69 7104 9922 aŭ
+49 30 5679 5800 aŭ +49 695
050 2596 (Meeting-ID: 275 937 442)
Por trovi interesajn prelegojn kaj renkontiĝojn mi rekomendas la
paĝaron
www.eventaservo.org [2].
Tie vi trovos internaciajn, naciajn kaj lokajn aranĝojn – ankaŭ la
malfermajn klubvesperojn de Esperanto Hamburg.
Ĝis baldaŭ. Mi elkore salutas vin. Restu sana.
Ralph
Ralph Glomp
Esperanto Hamburg e.V.
Impressum: Esperanto Hamburg e.V., Klaus-Groth-Str. 95, 20535 Hamburg,
in...@esperanto-hamburg.de.
Du erhältst diese E-Mail als Freund oder Mitglied von Esperanto-Hamburg
e.V. Wenn Du in Zukunft keine Informationen mehr erhalten willst, dann
antworte bitte auf diese Mail und schreibe den Hinweis „Abmelden“ in
die erste Zeile.
Vi ricevas tiun-ĉi mesaĝon, ĉar vi estas membro de Esperanto-Hamburg
e.V. aŭ iam havis kontakton kun ni. Se vi ne plu deziras ricevi
informojn pri Esperanto-Hamburg, tiam simple respondu kaj skribu
"malaboni" kiel unua frazo.
Links:
------
[1]
https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09
[2]
http://www.eventaservo.org