Kara Julia,
Dum nia printempa stagxo en Rimlishof mi sxatus ankaux havi prelegojn de germanaj samideanoj. Cxu vi akceptus diskonigi tiun alvokon en Germanio.
Antauxdankon! E.L.
ALVOKO AL PRELEGADO
Karaj gesamideanoj,
LKK de la Mulhouse-a Esperanto-klubo preparas la programon de la printempa staĝo en Rimlishof, apud Guebwiller de la 17-a ĝis la 19-a de aprilo 2026. Estas decidite adopti la prelegsistemon de niaj germanaj amikoj de BAVELO. Kaj jen nia peto : informu nin - se vi ĉeestos nian staĝon – ĉu vi pretas prelegi pri de vi ŝatata temo dum 45mn-1 horo sabate posttagmeze aŭ dimanĉe matene. Ni ankoraŭ ne havas germanajn prelegantojn.
Edmond LUDWIG - Sekretario