---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Mi., 20. Aug. 2025, 22:00
Subject: Fwd: [N-ro 1249] Rezultoj de la sciencaj konkursoj Pirlot kaj Power kaj la scienca programo dum la 110-a UK
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1249] Rezultoj de la sciencaj konkursoj Pirlot kaj Power
kaj la scienca programo dum la 110-a UK
Datum: 2025-08-16 22:19
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1249
2025-08-16
-------------------------
REZULTOJ DE LA SCIENCAJ KONKURSOJ PIRLOT KAJ POWER KAJ LA SCIENCA
PROGRAMO DUM LA 110-A UK
Dum la Scienca Forumo okazinta kadre de la 110-a Universala Kongreso de
Esperanto (UK) en Brno estis disdonitaj la Premio Pirlot (por la plej
bonaj sciencaj libroj de la jaro) kaj la nova Premio Charles Power (por
la plej bonaj sciencaj prelegoj de la UK). La konkurso Pirlot estas
organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
ekde 1995 (kaj post longa interrompo denove ekde 2017). En 2025
aldoniĝis la nova Premio Power. Ambaŭ premioj estis ĉi-jare
disdonitaj sub la aŭspicio de UEA. La konkursojn kunordigis Amri
Wandel, prezidanto de AIS; la premiojn prezentis Aleks Kadar, Ĝenerala
Sekretario de UEA, kune kun Bengt-Arne Wickström, trezoristo de AIS,
kaj Vera Barandovská-Frank, rektoro de 78-a Internacia Kongresa
Universitato (IKU), okazinta kadre de la 110-a UK. Ambaŭ lastaj servis
ankaŭ kiel ĵurio, kune kun Carlo Spinola.
La gajnintaj verkoj elektitaj de la ĵurio kadre de la Premio Pirlot
(sciencaj libroj) estis:
* (unua loko) _Astronomio kaj Astrofiziko por ĉiuj_, A. Wandel kaj C.
Spinola;
* (dua loko) la IKU-libro 2025, red. A. Striganova, D. Shevchenko kaj
A. Wandel;
* (tria loko) _La Rivoluoj de la Ĉielaj Korpoj_, trad. R. Foessmeier
kaj H.-M. Maitzen.
Premio Power estis aljuĝita en du kategorioj: longaj prelegoj (kiel
IKU) kaj mallongaj prelegoj (kiel Scienca Kafejo).
Premio Power (longa scienca prelego):
* (unua loko) _La teknologio de Spacvojaĝado kaj Esplorado_, Amri
Wandel;
* (dua loko) _La ambigueco de Nombroinformo_, Ekaterina Bebenina;
* (tria loko) _Multlingva temvortaro helpata per AI_, Ilona Koutny.
Premio Power (mallonga scienca prelego):
* (unua loko) _Gergor Mendel_, Judith Jackson;
* (dua loko) _Knabeto Savita de Auschvitz_, Thomas Bormann;
* (tria loko) _Arkivistiko kaj Esperanto_, Ruben Fernandez.
IKU-prelegoj kaj AIS-atestiloj por ekzamenitoj
Dum la 78-a IKU okazis 19 prelegoj: 8 IKU-prelegoj, kun 3 daŭrigaj
prelegoj de AIS, kaj 8 prelegoj de la Scienca Kafejo. Ĉiuj prelegoj
estis registritaj. En ili partoprenis po inter 60 kaj 145 kongresanoj.
Dum la Scienca Forumo estis publike disdonitaj la atestiloj por la du
AIS-kursoj, en kiuj okazis ekzamenoj: tri atestiloj en la kurso _La
ambigueco de Nombroinformo_ kaj 31 atestiloj en la kurso _La teknologio
de Spacvojaĝado kaj Esplorado_.
Sciencaj aŭkciitaj objektoj
En la Aŭkcio de la 110-a UK, kiu sekvis la Sciencan Forumon, estis
pluraj aĵoj rilataj al sciencaj verkoj kaj rezultoj. Kiel ĉiam estis
aŭkciita la IKU-libro kun la subskriboj de ĉiuj ĉeestantaj
prelegintoj. Aldone unuafoje estis aŭkciitaj la gajnintaj libroj de la
Premio Pirlot kaj la atestiloj de la Premio Power. Fine AIS ofertis
historian kravaton de la akademio.
Faka Forumo
Ĵaŭde posttagmeze dum la 110-a UK prezentis sin pli ol 30 fakaj
asocioj dum la Faka Forumo, kunordigita de Wandel. La forumo daŭris unu
horon kaj duonon kaj estis registrita. Interalie oni diskutis rilatajn
temojn, kiel la planitan Almanakon de UEA (Kadar) kaj la revigligon de
ISAE (Wandel).
Stelobservado
Nekutima elemento de la scienca programo de la UK estis la ekskurso E8,
okazinta merkrede vespere, en la nova planetario de Brno. La 140
partoprenintoj ĝuis specialan 40-minutan 3-D-programon _La Universo per
ĉiuj sencoj_, kun E-tradukado zorge preparita de la Loka Kongresa
Komitato, kaj prelegon pri la historio de astronomio fare de Wandel, kiu
sekve gvidis virtualan viziton de la nokta ĉielo helpe de la plej novaj
rimedoj de la planetario.
Esperantologia Konferenco
La 47-a Esperantologian Konferencon, okazintan dum la 110-a UK,
organizis Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström, nome de la Centro de
Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Fakuloj kaj
interesatoj pri Esperantologio, Interlingvistiko, lingvosciencoj kaj la
mondaj lingvaj problemoj kunvenis la tutan kongresan ĵaŭdon. Oni
aŭskultis ok altnivelajn prelegojn pri arkivoj de esperantaĵoj, uzo de
Esperanto en la familio kaj en la mondo en epoko de artefarita
intelekto, kontaktlingvistiko kaj propedeŭtiko rilate al Esperanto kaj
la gramatiko kaj la interna ideo de la lingvo. Dum la konferenco regis
bona etoso, ankaŭ dank'al la kafopaŭzoj, inter la ĉ. 50
partoprenantoj, multaj el ili tre aktivaj per demandoj kaj proponoj. La
konferencon fermis ĝenerala diskuto pri interlingvistiko kaj mondaj
lingvaj problemoj. Oni ankaŭ pritraktis la statuson kaj futurajn
eblecojn de interlingvistiko en universitatoj ĉirkaŭ la mondo.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [1]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [2]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1249
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [3] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[2]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[3]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu