Fwd: [N-ro 1272] Donac’ al VK! – kampanjo por protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Dec 14, 2025, 7:16:56 AM (4 days ago) Dec 14
to Bavelo aktuell
Karaj,

subtenu la esperanto-muzikon!

unterstützt die Esperanto-Musik.

Kore, Julia.

-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1272] Donac’ al VK! – kampanjo por protekti la ĉeeston de
la Esperanto-muziko interrete
Datum: 2025-12-10 15:20
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1272
2025-12-10
-------------------------

DONAC’ AL VK! – KAMPANJO POR PROTEKTI LA ĈEESTON DE LA
ESPERANTO-MUZIKO INTERRETE

UEA kaj EUROKKA [1]/Vinilkosmo unuiĝas por venki seriozan riskon:
granda parto de la Esperanto-kantoj povus malaperi de la ĉefaj
muzikplatformoj - sed danke al via subteno ni povos eviti tion! Pro
nesufiĉa profitigo, post 13 jaroj de kunlaborado, la interreta
distribuanto de Vinilkosmo decidis ne renovigi kontrakton, kiu finiĝos
jam en februaro 2026. Se nenio estos farita, Esperanto-kantoj malaperos
de Spotify, Deezer, YouTube Music, Apple Music kaj aliaj servoj, do
severa bato por nia kulturo kaj por ĉiuj, kiuj malkovras Esperanton per
muziko.

Kvankam nia plej grava muzikeldonejo, Vinilkosmo havas limigitajn
enspezojn. EUROKKA strebas kontrakti kun alia distribuanto, sed ne eblos
al ĝi sola kovri la novajn kostojn por tio. Ĉar EUROKKA/Vinilkosmo
respondecas pri la koncerta programo de la Virtuala Kongreso de
Esperanto (VK), dum la malfermo [2] de la 6-a VK UEA lanĉis specialan
kampanjon - Donac' al VK - kun la celo kolekti 2 000 EUR por Vinilkosmo
tra la VK-fonduso. Tiuj donacoj estos ne nur nia dankesprimo, sed ankaŭ
aktiva maniero protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete.

Ĉiu donaco farita rekte al la VK-fonduso tra la aliĝilo [3] de la 6-a
VK inter la 5-a kaj la 31-a de decembro 2025 estos plene transdonita al
Eurokka/Vinilkosmo ĝis 2 000 EUR. Kvankam la kerna programo de la VK
finiĝis, la virtuala kongresejo [4] - la VK-servilo ĉe Discord -
restos funkcianta ĝis 31.12.2025. La VK-anoj daŭre uzas ĝin por
liberaj kunsidoj - kaj la VK-organizantoj planas surprizajn specialajn
programerojn ĝis la jarfino! Tial eblas ĝis 31.12.2025 plu aliĝi al
la VK. Al individuaj membroj (IM) de UEA en 2025 ankoraŭ nealiĝintaj
al la VK tio estas senpaga: https://vk.esperanto.net/2025/uea-membro
[5]. Por tiuj, kiuj ne estas aktualaj IM de UEA, eblas uzi specialan
VK-aliĝilon por aliĝi al UEA por 2026 kaj gajni plene senpagajn
aliĝojn kaj al UEA por 2025 kaj al la 6-a VK:
https://vk.esperanto.net/2025/uea-vk [6]. Donacojn oni povas fari per la
supraj VK-aliĝiloj - aŭ rekte al la VK-fonduso:
https://uea.org/alighoj/donacoj/vk [7]. Aktualaj IM-oj de UEA, kiuj
deziras realiĝi por 2026, devas uzi la retan aliĝilon:
https://uea.org/alighoj/alighilo [8].

NOVA EPOKO POR ESPERANTO-MUZIKO!

La Donac' al VK okazas samtempe kun grava novaĵo: Vinilkosmo lanĉos
sian tute novan muzikplatformon la 12-an de decembro 2025:
https://vinilkosmo.com [9] - kiu jam viziteblas, sed aĉetoj eblos nur
post la oficiala lanĉo. Akompanos la lanĉon la premiero de la albumeto
_La nova ĝardeno_ de la novĵaza bando Vojaĝo! Nepre spektu tiujn
videojn:

🎥 Pri la nova platformo: https://youtu.be/nLAnwM6HuLQ
  🎥 Varbvideo de la albumeto _La nova ĝardeno_:
https://youtu.be/zvcTHiuePL8
  🎥 Pri EUROKKA/Vinilkosmo: https://dai.ly/x9ksbu2

Via Donac' al VK ankaŭ estos donaco al Vinilkosmo okaze de tiu grava
atingo!

STRATEGIA POR UEA – KAJ POR LA TUTA KOMUNUMO

La kampanjo Donac' al VK ligiĝas al la strategia plano AKIRI de UEA,
precipe al la kampo Kunlaborado, kiu celas interalie subteni la
komunuman reton - inkluzive de fakaj asocioj kaj artistoj - kaj fortigi
la produktadon, disvastigon kaj konsumon de altkvalita esperantlingva
kulturo, samtempe montrante al la mondo la kreivan forton de Esperanto.

Donac' al VK: la Virtuala Kongreso kaj Vinilkosmo vere kune!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [10]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [11]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1272

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [12] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] http://artista.ikso.net/eurokka
[2] https://www.youtube.com/watch?v=Wyno-wXLVdY
[3] https://vk.esperanto.net/2025/aliĝilo/
[4] http://discord.gg/vk2025
[5] https://vk.esperanto.net/2025/uea-membro
[6] https://vk.esperanto.net/2025/uea-vk
[7] https://uea.org/alighoj/donacoj/vk
[8] https://uea.org/alighoj/alighilo
[9] https://vinilkosmo.com
[10] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[11] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[12] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages