Se vi ricevas ĉi-inviton plurfoje, ne ĉagreniĝu, sed ĝoju – ĉar vi estas taksata tre aktiva Esperantisto kun multaj talentoj !!! :-)
Kaj ni petas vin, plusendi laŭ via bontrovo al amikoj, kiuj povus havi intereson tiurilate.
|
__________________________________________________ es nähert sich die Seligsprechung von Diese Anerkennung durch die katholische Kirche ist gewissermaßen auch eine Anerkennung für Esperanto. Der Gottesdienst findet statt am Da die „normalen“ Kirchenbesucher wenig von Max Josef Metzger und nichts von Esperanto wissen, möchten wir vor Nach dem Gottesdienst werden wir uns gemeinsam zum Wer bei dem einen oder anderen mitwirken kann und möchte, möge bitte im Rückmeldeteil Entsprechendes ankreuzen. Schon jetzt ein herzliches Danke dafür! Fragen [_] Ich nehme am Gottesdienst teil und bin rechtzeitig um 9:30 am Hauptportal des Freiburger Münsters [_] Ich helfe mit beim Verteilen der Informationen schon ab 9:00 am Hauptportal [_] Ich möchte mit zum gemeinsamen Mittagessen gehen (ca. 12:30) |
__________________________________________________ alproksimiĝas la dato de la beatigo (ni preferas ‚beateco-deklaro‘, Seligsprechung) de Max Josef Metzger. Li estis ekzekutita de la nazioj pro siaj paco-klopodoj, do li estis paco-martiro. Kaj li uzis Esperanton por fari tiun pac-laboron. (Por scii pli pri tiu „katolika Bonhoeffer“ – ligilo en la germana). tinyurl.com/MaxJosefMetzger La agnosko per la katolika eklezio fakte estas ankaŭ agnosko por Esperanto. Tial ni invitas vin ĉiujn partopreni la ceremonion kadre de diservo en la katedralo de Freiburg. Por ni Esperantistoj estos rizervita bloko en la katedralo, al kiu ni grupe iru. La festo-diservo okazos Ĉar la „ordinaraj“ diservanoj scias malmulte pri Max Josef Metzger kaj nenion pri Esperanto, ni volas disdoni informojn Post la diservo ni volas komune manĝi Kiu povas kaj volas kunagi ĉe iu de tiuj agadoj, bonvolu meti kruceton ĉe la koncerna punkto. Jam nun koran dankon pro tio! Enketo [_] Mi partoprenos en la diservo en la katedralo kaj ĉeestos je la 9:30 ĉe la ĉefpordo [_] Mi pretas kunagi en la disdono de slipoj kaj venos jam je la 9a00 al la ĉefa pordego de la katedralo [_] Mi partoprenos en la kuna maĝado (ĉ. la 12:30 h). |
Sed se vi ne povas aŭ ne volas partopreni la solenaĵon, vi povus konsideri, skribi leteron aŭ gratulmesaĝon al Stefan Burger, la ĉefepiskopo de Freiburg <in...@ordinariat-freiburg.de>.
Pri kio?
-- Eble vi skribu, ke nun eminenta esperantisto estas katolika beatulo. Eble vi skribu pri via ĝojo, ke Max Josef Metzger nun estas honorata kiel porpaca aktivulo. Eble vi skribu, ke MJM estas modela homo kaj por katolikoj, kaj por ne-katolikoj.
(Nepre ne klopodu ŝajnigi vin fervora katoliko, se vi ne estas. Laŭ mi estas eĉ favore, ke la episkopo vidu, ke nekatolikoj interesiĝas pri beatuloj kiel MJM.)
Eble vi skribu, ke por vi estas grava, ke la katolikoj konsciu pri tiu ĉi eksterordinara homo, same kiel Esperantistoj konscias pri li. ...
Eble vi esprimu vian ĝojon, ke Max Josef Metzger nun estas honorata kiel porpaca aktivulo.
Eble vi substreku, ke MJM estas honorinda ekzemplo de homo, kiu sekvas sian konsciencon en tempo de propagandata malamo.
Eble vi esprimu, ke vi ĝojas pri lia nuna eklezia agnoskiĝo kiel refomemulo eklezia kaj politika.
Eble vi atentigu pri la fakto, ke Max Josef Metzger uzis Esperanton en sia porpaca agado, por esti aŭdita ankaŭ ekster Germanio, kiam nia lando estis fermita kontraŭ la najbaroj.
Eble vi skribu, ke Max Josef Metzger por vi estas ekzemplo por la klarvido, ke milito kaj minacado per armiloj neniam estas taŭga por prospera politiko, nek porpaca, nek porsekureca.
Ursula Niesert · Ursula....@esperanto.de
nova poŝtkesto: unie...@posteo.de · tel (+49) 761 - 289 299
____________________________________________________