Fwd: PollUnit estis lanĉita nun ankaŭ en Esperanto!

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 27, 2026, 6:04:28 PM (5 days ago) May 27
to Bavelo aktuell, Heinz Wilhelm Sprick
Karaj,

jen plia ilo kun esperanta traduko.

Hier ein weiteres Werkzeug mit Esperanto-Überetzung.

Kore, Julia.

Dankon al Heinz por la prizorgado.

---------- Forwarded message ---------
Von: Heinz-Wilhelm Sprick <muzikanta....@gmail.com>
Date: Sa., 2. Mai 2026 um 12:12 Uhr
Subject: PollUnit estis lanĉita nun ankaŭ en Esperanto!
To: Heinz-Wilhelm Sprick <muzikanta....@gmail.com>


Saluton karaj klubanoj, kursanoj kaj amikoj de la Ratkaptista Bando, 

kun granda ĝojo mi nun povas informi vin, ke la paĝo por voĉdoni por la kantoj de la Kantoparado ekde la 29-a de aprilo vespere nun ankaŭ ekzistas en Esperanto!

Mi ja rimarkis, ke dum la pasintaj semajnoj PollUnit estis legebla en pli kaj pli da lingvoj.
Pro tio mi alskribis la firmaon la 20-an de aprilo kaj demandis, ĉu oni ankaŭ povus aldoni Esperanton al la lingvoj, ĉar ni ja regule uzas la paĝon por voĉdoni por la kantoj de niaj Kantoparadoj.
Jam la 21-an mi ricevis favoran respondon:

Hallo Herr Sprick,
die Übersetzung von PollUnit ins Esperanto ist eine spannende Idee. Vielen Dank für Ihren Vorschlag!
Aktuell befinden wir uns mitten in einem größeren Internationalisierungs-Milestone, in dem Esperanto bisher noch nicht vorgesehen ist. Ich habe Ihren Wunsch jedoch auf unsere To-Do-Liste aufgenommen.
Ob und wann wir dies umsetzen können, lässt sich zum jetzigen Zeitpunkt leider noch nicht sagen.
Beste Grüße
Markus Huber
PollUnit Support

Saluton S-ro Sprick,
Traduki PollUnit al Esperanto estas ekscita ideo. Dankon pro via sugesto!
Ni nuntempe estas meze de grava mejloŝtono en internaciigo, kaj Esperanto ankoraŭ ne estas inkludita. Tamen, mi aldonis vian peton al nia listo de farendaĵoj.
Bedaŭrinde, ankoraŭ ne eblas diri ĉu aŭ kiam ni povos efektivigi ĉi tion.
Kun koraj salutoj,
Markus Huber
Subteno de PollUnit

Respondinte mi dankis pro la pozitiva respondo kaj jam la 29-an de aprilo la firmao realigis la tradukadon la Esperanto kaj enmetis ĝin al la paĝaro de PollUnit.
Jen la informo de la 29-a de aprilo vespere:

Hallo Herr Sprick,
Wir haben unseren Internationalisierungs-Milestone abgeschlossen und daher einen ersten Versuch unternommen, Esperanto mithilfe unseres KI-Sprachmodells zu übersetzen.
Da wir intern niemanden haben, der Esperanto spricht, haben wir die Ergebnisse zusätzlich über ein zweites KI-Modell mittels „Rückübersetzung“ überprüft. Die Resultate dieser Validierung sind vielversprechend ausgefallen.
Deshalb haben wir uns entschieden, die Übersetzung nun live zu schalten. Wir hoffen, dass dies Ihnen und Ihren Teilnehmenden weiterhilft.
Beste Grüße
Markus Huber
PollUnit Support 

Saluton S-ro Sprick,
Ni plenumis nian internaciigan mejloŝtonon kaj tial faris unuan provon traduki Esperanton uzante nian AI-lingvomodelon.
Ĉar ni ne havas iun interne, kiu parolas Esperanton, ni plie kontrolis la rezultojn uzante duan AI-modelon per "retrotraduko". La rezultoj de ĉi tiu validigo estis tre esperigaj.
Tial ni decidis nun lanĉi la tradukon. Ni esperas, ke ĉi tio estos utila al vi kaj viaj partoprenantoj.
Kun koraj salutoj,
Markus Huber
Subteno de PollUnit


Mi estis tre surprizita, ke tio tiom rapide realiĝis, kaj mi tre ĝojas pro tio, ĉar jam ofte la partoprenantoj de la Kantoparado demandis, kial ĉi tiu paĝo ne ekzistas en Esperanto.
Laŭ mia rapida superrigardo, la traduko al Esperanto estas ankaŭ bona. Ĝis nun mi ne trovis erarojn, sed kompreneble, mi ankoraŭ ne povis legi ĉiujn unuopajn paĝojn el la paĝaro. 

Eble unue rigardu mem:
La paĝo por voĉdoni por la kantoj de la aktuala ESC:Kantoparadego'26 en Esperanto: https://pollunit.com/eo/polls/tvuqj169x1k0_ltnha_tqq 
Ankaŭ sur tiu paĝo eblas aŭskulti la kantojn: se vi alklakas en la voĉdonilo la verdajn kampojn, venos la jutubaj filmetoj kun la kantoj.
Krome ĉiujn informojn kaj la ligilojn al la kantoj vi trovas ĉe Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/RB-13maj26_ESC_Kantoparadego_2

Ĉe PollUnit vi nun povas elekti jenajn lingvoj:
Lingvoj ĉe PollUnit.jpg
Por voĉdoni en la nuna Kantoparado, vi povas uzi por tiuj lingvoj jenajn ligilojn:

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:

Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:

ekde la 29-a de aprilo 2026 ankaŭ legebla en Esperanto:
en Esperanto:     
https://pollunit.com/eo/polls/tvuqj169x1k0_ltnha_tqq


Vi havas 14 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni.
Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al ham...@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj. 
Bonvenon ankaŭ al nia Zoom-kunveno, la 13-an de majo, kiam finiĝos la voĉdonado. https://eventaservo.org/e/RB-13maj26_ESC_Kantoparadego_26

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al ham...@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Se vi ŝatas kunkontroli la paĝaron en Esperanto, jen la enirpaĝo de PollUnit en Esperanto: https://pollunit.com/eo
Se vi trovas erarojn en la paĝaro, eble mem kontaktu PollUnit, kopie la mi: sup...@pollunit.com 

Sed eble vi ankaŭ ŝatas danki, ke PollUnit tiom rapide ebligis kaj enmetis la tradukon al Esperanto.
Tiam vi ankaŭ povas lasi pozitivan recenzon:

We are now on Trustpilot. If you want to support us we are happy about a positive review ;)
https://www.trustpilot.com/review/pollunit.com

Ni nun estas ĉe Trustpilot. Se vi volas subteni nin, ni ĝojas ricevi pozitivan recenzon ;)
https://www.trustpilot.com/review/pollunit.com 

Eble tio donas pozitivan ekzemplon, ke kelkfoje ja nur sufiĉas demandi, por ke firmaoj ankaŭ aldonas Esperanton por siaj retpaĝoj. 
Do, eble provu ankaŭ vi en via loĝloko, fari tion. 

Korajn salutojn kaj belan semajnfinon, 
Heinz


--
Herzlich grüßt - Kore salutas
Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, 31840 Hess.Oldendorf, Germanio

139 Jahre Esperanto - mehr als eine Sprache
39 Jahre Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando"
(bei Interesse für neuen Kurs bitte melden)
Esperanto-Treffen in der Sumpfblume mit Gast aus Belgien 29apr26: https://eventaservo.org/e/RB_29apr26_Ludo_Skrablo 
ESC:Kantoparadego`26 13maj26, voĉdonado ekde la 29apr26: https://eventaservo.org/e/RB-13maj26_ESC_Kantoparadego_26
Prelego pri heraldiko 27maj26: https://eventaservo.org/e/RB-27maj26_Prelego_pri_heraldiko
Die internationale Sprache - ein Schritt aufeinander zu - bona ideo!
Unterstütze uns mit Prämien aus deinen Online-Einkäufen über Gooding:
Kirchengemeinde Fuhlen: www.kirche-fuhlen.de
Musikkorps der Stadt Hessisch Oldendorf: www.musikkorps-ho.de


--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages