Fwd: [N-ro 1241] Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Esperanto, 26 julio 2025: multlingvismo kaj paco

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 26, 2025, 5:34:13 AMJul 26
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-Tago.

Hier die Nachricht von UEA anlässlich des Esperanto-Tages.

Kore, Julia.



-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1241] Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Esperanto, 26
julio 2025: multlingvismo kaj paco
Datum: 2025-07-15 19:49
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1241
2025-07-15
-------------------------

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA TAGO DE ESPERANTO, 26 JULIO 2025:
MULTLINGVISMO KAJ PACO

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj
kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al
koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas
al lokaj grupoj marki la tagon per loka agado. Dankon! Mesaĝo kaj
afiŝo pri la Esperanto-Tago 2025 estas haveblaj en pluraj lingvoj en
https://esperantoporun.org/eo/esperanto-tago-2025/ [1]. Bonvolu libere
uzi kaj disvastigi ilin. Se vi pretas traduki la tekston al plia lingvo,
bv. kontakti nin. ]

En la nuna Tago de Esperanto, la 26-an de julio, ni festas la 138- an
datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia
kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas
interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace.

Pluraj krizoj minacas nian komunan ekzistadon. Militaj, ekonomiaj,
teknologiaj, sociaj, ekologiaj kaj klimataj krizoj. Mankas internacia
konfido kaj respekto al internaciaj akordoj. Meze de tiuj malfacilaĵoj
popoloj suferas en mondo kie paca kunvivado, homaj rajtoj kaj evoluigo
por ĉiuj estas plene realigeblaj, depende de komunaj decidoj kaj
komunaj agadoj.

Antaŭ tiuj defioj, ni volas atentigi pri la graveco de multlingvismo
kaj paco. Necesas plifortigi niajn kapablojn alproksimiĝi,
interkonatiĝi, interkompreniĝi kaj kunagadi. Pro tio lingvoj gravas,
ĉar estas pere de lingvoj ke ni komprenas aferojn, diskonigas sciojn,
kaj interparolas. Multlingvismo estas samtempe respekto al ĉiuj lingvoj
kaj klopodo por interkomunikado, celante pacon. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj,
multlingvismo estas esenca por harmonia komunikado inter popoloj kaj
multflanka diplomatio. Ĝi antaŭenigas dialogon, toleremon kaj
komprenemon, krom inkluzivecon kaj socian unuiĝon.

Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo renkontiĝas por disvolvi inter si
komprenon kaj estimon. Ili laboras por veki diskuton pri mondaj
lingvoproblemoj kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. La
Universala Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo en 1908, provas labori
kune kun internaciaj organizoj, celante pacon kaj internacian
kompreniĝon, kaj atentigante pri la lingva flanko de ĉiuj mondaj
aferoj.

En tiu Tago de Esperanto (26 julio), feliĉe proksima de la Internacia
Tago de Espero (12 julio), kaj de la Internacia Tago de Amikeco (30
julio), ni alvokas al antaŭenigo de amikeco inter homoj, popoloj,
landoj kaj kulturoj. Same, ni alvokas al rekonado de espero kaj bonfarto
kiel kernaj valoroj por publikaj decidoj. Ni estas konvinkitaj, ke la
sola vojo al pli bona mondo por ĉiuj bazas sur komuna dialogado. Ni
postulu de niaj registaroj, ne la disputadon pri resursoj, sed la
multflankan serĉadon de solvoj respektante ĉies homajn rajtojn. Ni
invitas ĉiujn, ne nur koni kaj eble lerni Esperanton, sed pli grave,
unuiĝi por konstrui mondon por ĉiuj ni, en paca kunekzisto.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1241

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://esperantoporun.org/eo/esperanto-tago-2025/
[2] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages