Estimataj kaj karaj .
Post
dujara deviga pandemia pauzo la 56-aj tradiciaj Baltiaj
Esperanto-Tagoj denove reale kaj fizike okazos en Litovio la 9-17-an de
Julio, 2022, chi-foje en Litovia havenurbo Klaipėda apud Balta maro, en la
universitato de Klaipėda. Litova Esperanto-Asocio invitas Vin chiujn
partopreni kaj partoprenigi aliajn. La arangho estas dedichata la la
770-jarigho de Klaipėda kaj al la 135-jarigho de Esperanto.
BET-56 havas auspicion de la Universala Esperanto-Asocio.
Alta Protektanto de BET-56 estas la urbestro de Klaipėda Vytautas GRUBLIAUSKAS.
BET-56 havas chiuflankan subtenon kaj helpon de urbaj instancoj de Klaipėda kaj ankau de la tutlandaj shtataj instancoj de Litovio.
Partoprenantoj de BET-56 havos luksajn kondichojn por laboro kaj ripozo.
BET-56
estos vere altnivela internacia esperantista arangho kaj programe kaj
organize. La programo kiel kutime dum BET-oj estos tre varia kaj
interesa.
Organizantoj de BET-56 tre akurate zorgos pri chiuj sanprotektaj aferoj por eviti pandemiajn dangherojn.
Ni atendas ne malpli ol 500 partoprenantojn el 30-40 landoj.
Litovaj esperantistoj faros chion eblan por kontentigi chies dezirojn kaj gustojn.
Aparta
rubriko pri BET-56 estas ankau en la novajhretejo La Ondo de Esperanto,
kie estas akumulataj chiuj gravaj informoj pri la arangho:
https://sezonoj.ru/bet/Bonvolu plani Vian partoprenon en tiu-chi grava internacia esperantista arangho kaj disvastigi informojn pri sekvontjara BET-56 tra diversaj internaciaj kaj Vialandaj naciaj esperantistaj informkanaloj.
Informa bulteno pri BET-56, elshutebla alighilo kaj emblemo de la arangho estas ankau alkrochitaj.
La arangho estos vere multnombra, interesa kaj utila. Partoprenu mem kaj invitu la aliajn.
Esperante, ke Vi kaj multaj aliaj esperantistoj partoprenos