Fwd: [N-ro 1291] Aŭstrio agnoskas Esperanton kiel lingvon de kulturo kaj nematerian heredaĵon

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 1, 2026, 12:46:33 PM (3 days ago) May 1
to Bavelo aktuell
Karaj, 

jen agnosko de Esperanto de Aŭstrio.

Hier die Annerkennung Österreichs von Esperanto. 

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1291] Aŭstrio agnoskas Esperanton kiel lingvon de kulturo
kaj nematerian heredaĵon
Datum: 2026-04-16 13:55
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1291
2026-04-16
-------------------------

AŬSTRIO AGNOSKAS ESPERANTON KIEL LINGVON DE KULTURO KAJ NEMATERIAN
HEREDAĴON

La Aŭstra Komisiono de UNESKO formale agnoskis Esperanton kiel parton
de la nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio. La oficiala anonco aperis
hodiaŭ, la 16-an de aprilo 2026:

https://www.unesco.at/presse/artikel/article/vier-neue-eintragungen-im-nationalen-verzeichnis-des-immateriellen-kulturerbes
[1]

Por la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, estrarano i.a. por Eksteraj
Rilatoj, tio esta "brila novaĵo, kiu tute kongruas kun la strategio
AKIRI de UEA por la Esperanto-movado - kaj nur kelkajn monatojn antaŭ
la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco". Post Pollando
(2014) kaj Kroatio (2019) Aŭstrio estas la tria lando, kiu faris ĉi
tiun paŝon, kiu estas esence grava pro pluraj kialoj.

Laŭ Ó Riain "unu el la ĉefaj antaŭjuĝoj de kontraŭuloj de
Esperanto estas, ke 'ĝi ne havas kulturon'. Ĉi tiu formala agnosko de
la kultureco de Esperanto fare de tri landoj nuligas ĉi tiun
antaŭjuĝon. La Eŭropa Komisiono agnoskis tion, kun praktikaj sekvoj.
Ĝi nun subtenos Esperanton same kiel ĝi subtenas aliajn neoficialajn
lingvojn, kiel ekzemple la katalunan, la eŭskan, la bretonan ktp".

UEA dankas ĉiujn aŭstrajn kaj ne-aŭstrajn samideanojn, kiuj
kontribuis al ĉi tiu frapa sukceso, kiun la Asocio akompanis kaj
subtenis dum la tuta procezo. La Estraro de UEA esperas, ke tio stimulos
esperantistojn en aliaj landoj klopodi atingi similan nacian agnoskon,
precipe en najbaraj landoj kiel Litovio, Hungario kaj Italio, sed ankaŭ
alikontinente. "Kiu lando donos nian sekvan sukceson? Ek al laboro!",
invitas Ó Riain.

Speciala momento pro tiu agnosko okazos en la 111-a UK. Por aliĝi aliru
https://uk.esperanto.net [2].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1291
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1]
https://www.unesco.at/presse/artikel/article/vier-neue-eintragungen-im-nationalen-verzeichnis-des-immateriellen-kulturerbes
[2] https://uk.esperanto.net
[3] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages