Monda pintkonferenco pri informada socio
En tiu konferenco Mirejo Grosjean ricevos la eblon paroli pri Esperanto. La konferenco estas organizita de Internacia Telekomunika Unio, organo de UN. Tio okazos en Ĝenevo, ĉe la ekspozicia tereno Palexpo, de la 7-a ĝis la 11-a de julio
https://www.itu.int/net4/wsis/forum/2025/
Vendrede la 11-an de julio je la 13-a horo (UTC+2) Mireille Grosjean ricevos 45 minutojn por prezenti Esperanton. Vi povas esti surloke aŭ sekvi rete.
Feri Floro floras filme
Feri Floro kantas sian nove registritan version de "Lernantino", tradukitan de Liven Dek, filme prezentitan de Javier Romero Tello.
mga
Ĉinaj komercistoj sturmas tra Eŭropo
Mi kun IKEF-karavano partoprenos la 110-an UK en Brno, kaj post la UK ni vizitos Pragon, Berlinon, Varsovion, Bjalistokon kaj Vienon, de kie ni reflugos al Ĉinio. Ĉu okazos kunsido de briksaj esperantistoj aŭ ne laŭ via plano? Certe nia IKEF havos sian kunsidon kiel tradician aranĝon okaze de UK.
Prezidanto de IKEF: Ĉielismo WANG Tianyi, chie...@qq.com; http://ikef.info
SMG: BRIKSO: akronimo por Brazilo, Rusio, Barato (angle: India), Ĉinio kaj Sud-Afriko.
Brazila muziko
Jen beleta lanta karnavala komponaĵo de João de Barro (Braguinha), nome Venu, Luzia (originale Anda, Luzia), registrita interalie de Maria Bethânia. Ĝin akompanas video. Bildo en la PDF/
Notlibra deziro – aldono de Esperanto
Mi ĝojas informi vin pri grava eblo por pliampleksigi la ĉeeston de Esperanto en la mondo de artefarita intelekto. Google evoluigas novan ilon nomatan NotebookLM, kiu jam subtenas ĉ. 70 lingvojn por enhavo-generado – ekzemple por resumaĵoj, podkastoj, kaj edukaj materialoj. Bedaŭrinde, Esperanto ankoraŭ ne estas inter tiuj subtenataj lingvoj. Tamen, ni povas helpi ŝanĝi tion. Mi jam sendas peton al la teamo de Google por proponi/peti, ke ankaŭ Esperanto estu aldonita kiel subtenata lingvo en NotebookLM. Ju pli multaj homoj faros tion, des pli serioze ili konsideros nian proponon/peton.
Ĉu vi pretas helpi? Jen kiel vi povas fari tion:
1. Iru al la paĝo de kontakto de NotebookLM: https://notebooklm.google.com/contact
2. Elektu “Give Feedback” aŭ “Send Feedback.”
3. Skribu mallongan mesaĝon en iu ajn lingvo (ekz. angle kaj jene):
<I would like to suggest adding Esperanto as one of the supported languages in NotebookLM. Esperanto has an active global community, native speakers, and is well-suited for AI processing due to its regular grammar. Please consider supporting content generation in Esperanto. Thank you!>
4. Vi povas ankaŭ uzi pli detalan proponon, kiel tiu kiun mi jam verkas – mi povas plusendi ĝin al vi laŭbezone.
Ni scias, ke Esperanto jam montriĝis vivkapabla kaj utila ilo por internacia, egaleca komunikado. Nun estas la ĝusta momento certigi ĝian videblecon ankaŭ en la estonteco de teknologio. Ni montru al Google ke ni ekzistas kaj ke ni pretas uzi iliajn ilojn – ankaŭ Esperante!
Venis de Ahmad Mamduhi
Plia e-libro akirebla senpage el Hungario
En la eldono de Hungaria Esperanto-Asocio aperis en formo de
e-libro (pdf) la libro La sekreto de la
arbaro Aruvimi kaj aliaj satiroj de Ferenc Molnár (1878-1952). La libro
haveblas senpage ĉe la subaj ligiloj aŭ laŭ peto al mi per la suba retadreso:
https://libro.ee/book.php?id=3914
https://verkoj.com/tradukistoj/jozefo-horvath/aruvim_kpl.pdf
Jozefo Horvath, www.vortaro.hu
Litova kunfluo – bulteno kun influo
Dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), okazantaj en Litovio, ekde 1989 aperas ĉiutaga BET-informilo. Ankaŭ ĉi-jare aperos Kunfluo, ĉiutaga informilo de BET-59. Legu prezenton de Kunfluo, verkitan de ĝia redaktoro Paweł Fischer-Kotowski ĉe https://sezonoj.ru/2025/06/bet-197/.
Ekzamenoj en Brno
Dum la Universala Kongreso vi havos la eblon trapasi la oficialajn KER-ekzamenojn je la niveloj B1, B2, C1 kaj C2, bazitaj sur la Komuna Eŭropa Referenckadro. Atentu, la limdato por aliĝi jam pasis – la 15-an de junio! Sed provu! Pliajn informojn vi trovos en la retejo de Edukado.net.
Ni forte kuraĝigas komitatanojn aliĝi. Aparte al la C2-nivelo. La horaro de la ekzamenoj estis agordita aparte por ne kolizii kun la komitatkunsidoj, do ne maltrafu la okazon.
Fernando Maia Jr., Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo
Poloj omaĝis al Zamenhof
En 1922, membroj de la pola kongreso solene vizitis la tombon de Zamenhof. Inter ili estas Klara Zamenhof kaj eble la filino Lidia. Inda bildo sendita de Niel Blonstein en la PDF.
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj: IKBE-89
Instruistoj : Dennis Keefe el Hispanio, Nedeljka Ložajić el Serbio, Frank Lappe el Germanio). Prelegoj ĉiutage: IEK-37 pri variaj temoj
· Eo-kurso por blinduloj
· Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado)
· Bonaj francaj manĝoj de Christelle (vegetara aŭ ne)
· Se viaj financoj malhelpas vian venon, ni havos solvon.
De la 30-a de junio ĝis la 10-a de julio en la franca Eo-kastelo Grésillon
Ĉiuj informoj en: https://gresillon.org/m?lang=eo. Retejo: : gresillon.org
Svedo en Seulo
Seula Esperanto-Kulturcentro havas regulan zoom-renkontiĝon en ĉiu dua vendredo. La 58-a Venzo (Vendreda Zoomo) okazos en la 27-a (vend.) junio 2025 je la 21-a horo (UTC 12-a horo) dum 90 minutoj. En tiu ĉi 58-a Venzo, ni invitos s-ron Sten Johansson (foto aldonota) el Svedio, kiu estas konata verkisto en esperantujo. El liaj verkaĵoj, 'Katrina-Serio' estas tre populara por komencintoj de Esperanto precipe en Japanio kaj Koreio.
ga
Traduka defio por parolantoj de la itala
Itala Esperanto-Federacio organizas por la jaro 2025 literaturan tradukkonkurson de la itala al Esperanto. La konkurso konsistas el du branĉoj:
poezio: maksimuma longo ne fiksita;
prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 10 000 tajperoj.
La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo. La rezultoj estos anoncataj enkadre de la 91-a itala kongreso de Esperanto, dum specifa programero.
Ĉiu persono rajtas konkursi por ĉiu branĉo per maksimume du verkoj, kies tradukoj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge ktp).
La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la sekvaj tri jaroj. La konkursaĵojn, kune kun la originaloj, oni sendu al la sekretario, Valerio Dalla, prefere per retmesaĝo, al la adreso conc...@esperanto.it indikante la branĉon, la elektitan pseŭdonomon kaj la efektivan nomon kaj adreson. Se tio ne eblas, oni sendu ilin papere al la adreso Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italio, indikante sur la koverto “literatura konkurso” kaj enmetante la kontribuaĵo(j)n kaj la originala(j)n tradukita(j)n verko(j)n sen ajna indiko kaj notante en aparta folio ĉiujn necesajn indikojn kiel supre.
Prof. LAURA BRAZZABENI. Presidente FEI,
========= vortoj: 1120 =========
Kunlaborantoj: Rob Moerbeek (NL), Elda Doerfler (IT), Frank Lappe (DE)
La Komunikoj iras al la Landaj kaj Fakaj Asocioj, al la Komitato de UEA, pluraj instancoj de ILEI, al la Estraro de TEJO, al unuopuloj, kiuj petis la ricevon kaj la anoj de pluraj pasintaj AMO-seminarioj. Entute ĉ. 2800 ricevantoj
Ĉi tiu komuniko
estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe
4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/>.
Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: https://www.ilei.info/agado/EKO.php
Dudek numeroj de 2025 aperis, kune kun la kvardek kvar numeroj de 2024
ALDONU Aŭ SUBTRAHU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Por forigo, laŭeble informu min al kiu ekspedo-grupo vi apartenas. Mi povas forigi nur personojn kies retadresoj estas individue enskribitaj. Ne eblas forigi homojn, kiuj ricevas la komunikojn pere de retlisto.
You receive all messages sent to this group.
View/Reply Online (#851) |
Reply to Group
| Reply to Sender
|
Mute This Topic
| New Topic
Your Subscription |
Contact Group Owner |
Unsubscribe
[Juli...@gmail.com]