jen alvoko de UEA.
Hier ein Aufruf von UEA.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1292] UEA alvokas respondi al enketo pri bitlibroj
Datum: 2026-04-17 15:17
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1292
2026-04-17
-------------------------
UEA ALVOKAS RESPONDI AL ENKETO PRI BITLIBROJ
Kadre de sia nova eldona agado la landa asocio de UEA Esperanto-USA
lanĉis grandskalan esploron pri bitlibroj. La celo estas malkovri la
legemon de esperantistoj kaj ekscii pli pri la uzo de bitlegiloj. La
enketilon pretigis la teamo de Esperanto-USA kaj helpon provizis
gvidantoj de aliaj eldonejoj de Esperanto-bitlibroj kiel FEL, EAB kaj
Mondial.
La celo estas atingi minimume 1000 personojn el kiel eble plej diversaj
fonoj tra la mondo. La demandilo enhavas 16 demandojn kaj la teamo de
Esperanto-USA petas kaj antaŭdankas la partoprenon en la enketilo [1],
kiun oni trovas en la retpaĝo:
https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj [1]. La respondojn
oni kolektos ĝis la 31-a de majo 2026.
La rezultoj espereble donos informplenan alrigardon al la nuna ag- kaj
pensmaniero de esperantistoj al bitlibroj kaj la konkludoj aperos en la
formo de artikolo kaj informgrafikaĵo en la retejo de la nova Eldonejo
Guteto en junio:
https://esperanto-usa.org/eo/eldonejo [2]. La eldonejo,
krom subteni usonajn verkistojn, celos eldoni klasikaĵojn de la
frududekjarcenta Esperanta kultura heredaĵo kaj edukmaterialojn por
lernantojn de la lingvo.
Per la nomo Guteto la eldonejo omaĝas la agadon de Morojo (Myrtle
Douglas), usona esperantistino aktiva dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj en
Los-Anĝeleso, kiu eldonis propran sciencfikcian fanzinon nomitan mem
_Guteto_ inter 1941 kaj 1946.
La projekto Guteto kongruas kun la strategia laborplano AKIRI, kiu celas
interalie kulturan fortigon, aktive subtenante la kreadon, disvastigon
kaj ĝuadon de altkvalitaj kulturo kaj scio por materie kaj nematerie
riĉigi la komunumon kaj plu konfirmi la kapablon de Esperanto senlime
reprezenti la homan spiriton. Tial UEA alvokas al ĉiuj esperantistoj
plenigi la enketilon [1]:
https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj [1].
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1292
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj/
[2]
https://esperanto-usa.org/eo/eldonejo/
[3]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu