Saluton karaj klubanoj, kursanoj, muzikŝatantoj kaj amikoj de la Ratkaptista Bando,
Cornelia Majer sendis retpoŝton al mi kaj petis voĉdoni ankaŭ en la SWR-radio por la Amokanto de La Perdita Generacio, kiun ŝi proponis por la SWR-Kantoparado:
SWR1 BW Hitparade 2025 - voĉdonado ĝis 18a oktobro, tagmeze
Saluton Heinz,
mi petas ke vi prezentos ĉi tion en via venonta kunveno pro la kantoparado de Hameln, se vi ŝatas la ideon. Sed se vi ne volas, estas en ordo ankaŭ. Bedaŭrinde, mi ne povos partopreni pro estrarkunsido. (Mi provos je la komenco.)
Mi jam mallonge parolis kun vi pri granda publika kantoparado - ĝi daŭros kvin tagojn. Radiostacio el Baden-Virtembergo preparas tiun ekde multaj jaroj, kutime en aŭtuno.
Mi proponas ke multaj Esperantistoj voĉdonu por kanto(j) en Esperanto. Mi pledas pro "Amokanto" de La Perdita Generacio. Mi ŝatas ĝin kaj ĉi tiu estis ja unu el la plej popularaj en la pasintjara Kantoparadego 1. La aliaj lokoj oni povas plenigi laŭplaĉe.
Nuntempe homoj povas voĉdoni ĝis la 18a de oktobro je tagmeze. Oni povas elekti 5 titolojn kaj ordigi ilin laŭ prefero. Oni povas serĉi en datumbazo aŭ proponi propran ideon
Pliaj klarigoj
La elsendo komenciĝas la 20an de oktobro, la fino estos vendrede vespere (24a okt.)
Amike
Cornelia