Kore, Julia.
---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: So., 2. März 2025 um 19:42 Uhr
Subject: Fwd: ESPERANTO HAMBURG: Programo por Marto, Aprilo kaj Majo 2025
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: ESPERANTO HAMBURG: Programo por Marto, Aprilo kaj Majo 2025
Datum: 2025-02-26 10:58
Von: "Ralph Glomp" <
gl...@esperanto-hamburg.de>
An: <
gl...@esperanto-hamburg.de>
Saluton kara,
Hodiaŭ vi ricevas la programon de Esperanto Hamburg e.V. por marto ĝis
majo 2025.
Antaŭ pli ol kvindek jaroj okazis la Universala Kongreso de Esperanto
en Hamburgo:
_ZOOM – 27.02.2025: La Universala Kongreso 1974 en Hamburgo kaj ĝiaj
sekvoj. Legado kaj diskutado. La 59-a Universala Kongreso de Esperanto
okazis en somero 1974 en Hamburgo kun 1650 partoprenantoj el 50 landoj.
La temo estis „Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo“.
Ĉi tiu kongreso estis grava precipe ĉar la prezidanto de UEA, Ivo
Lapenna, deklaris sian retiriĝon el ĉiuj funkcioj en la
Esperanto-movado. Li supozis, ke li ne ricevos plimulton en la elektoj.
Poste li asertis, ke „puĉo“, helpata de komunistoj, forigis lin el
la ofico. La Komitato de UEA elektis novan Estraron, kun d-ro Humphrey
Tonkin kiel prezidanto. Ni legos artikolon de Humphrey Tonkin el La Ondo
de Esperanto_. –
_Der 59. __Esperanto-Weltkongress fand im Sommer 1974 in Hamburg statt,
mit 1650 Teilnehmern aus 50 Ländern. Besonders bedeutsam war der
Rücktritt des UEA-Präsidenten Ivo Lapenna, der befürchtete, keine
Mehrheit bei den Wahlen zu erhalten. Später sprach er von einem
„Putsch“ durch Kommunisten. Das UEA-Komitee wählte Dr. Humphrey
Tonkin zum neuen Präsidenten. Wir lesen einen Artikel von Humphrey
Tonkin aus _La Ondo de Esperanto_._
Mi tre ĝojas anonci prelegon de Andreas Diemel, estrarano de Germana
Esperanto Asocio:
_ZOOM + Kulturladen – 03.04.2025: Andreas Diemel:_ La novkonstruo de
ponto Friesenbrücke. Prelego. La Frisa Ponto kondukas super la rivero
Ems sude de Leer (Orientfrislando). En 2015 ĝi estis rompita de ŝipo
kaj ekde tiam ne funkciis. Nuntempe la konstruaĵo estas rekonstruata
por fervoja trafiko, piedirantoj, kaj biciklantoj. Post sia refunkciigo,
ĝi ebligos rapidan trajnan konekton inter Bremeno kaj Groningen en
Nederlando. La ponto tiam funkcios kiel turnebla konstruaĵo, kiu povos
turniĝi je 90 gradoj por permesi la pason de ĝis 57 metrojn larĝaj
ŝipoj. –
_Die Friesenbrücke führt über den Fluss Ems südlich von Leer
(Ostfriesland). Im Jahr 2015 wurde sie von einem Schiff beschädigt und
ist seitdem außer Betrieb. Derzeit wird das Bauwerk für den
Eisenbahnverkehr sowie für Fußgänger und Radfahrer wiederaufgebaut.
Nach ihrer Wiederinbetriebnahme soll sie eine schnelle Zugverbindung
zwischen Bremen und Groningen in den Niederlanden ermöglichen. Die
Brücke wird dann als drehbares Bauwerk fungieren, das sich um 90 Grad
drehen kann, um die Durchfahrt von bis zu 57 Meter breiten Schiffen zu
erlauben._
Cetere prelegos – nur en la Kulturladen St. Georg – Mariko Aoshima:
_Kulturladen – 27.03.2025: Mariko Aoshima:_ Obezeco. Prelego. Obezeco
– tio signifas ne nur troan dikecon, sed ankaŭ gravan sanan riskon,
kiu tuŝas multajn homojn en la mondo. Ĉu vi scias, ke en Germanio
proksimume 49% de virinoj kaj 64% de viroj havas pezon super la averaĝa
nivelo? Eksciu pli pri la kaŭzoj, konsekvencoj kaj solvoj de ĉi tiu
urĝa sanproblemo. –
_Fettleibigkeit (Adipositas ) bedeutet nicht nur übermäßiges
Übergewicht, sondern auch ein ernstes Gesundheitsrisiko. Etwa 49 % der
Frauen und 64 % der Männer in Deutschland haben ein Gewicht über dem
Durchschnitts-niveau. Wir lernen die Ursachen, Folgen und Lösungen
dieses dringenden Gesundheitsproblems in Marikos Vortrag kennen._
Kiel ĉiuj asocioj necesas havi jarĉefkunvenon, al kiu mi volonte
invitas la membrojn de Esperanto Hamburg e.V.:
La programeroj – ankaŭ danke al Klaus Friese en la Kulturladen –
enhavos multajn muzikajn temojn, multe da ridado, diskutado kaj lernado.
Do venu kaj ĝuu la programon!
Jen la konstanta ligilo por partopreni la renkontiĝojn de Esperanto
Hamburg en ZOOM:
https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09 [1]
Meeting-ID: 275 937 442 - Sekretvorto: 1887
Jen la ebleco paropreni pere de telefono se vi ne havas eblecon
partopreni pere de Zoom.
+49 69 7104 9922 aŭ
+49 30 5679 5800 aŭ +49 695
050 2596 (Meeting-ID: 275 937 442)
Por trovi interesajn prelegojn kaj renkontiĝojn mi rekomendas la
paĝaron
www.eventaservo.org [2].
Tie vi trovos internaciajn, naciajn kaj lokajn aranĝojn – ankaŭ la
malfermajn klubvesperojn de Esperanto Hamburg.
Ĝis baldaŭ. Mi elkore salutas vin. Restu sana.
Ralph
Ralph Glomp
Esperanto Hamburg e.V.
Impressum: Esperanto Hamburg e.V., Klaus-Groth-Str. 95, 20535 Hamburg,
in...@esperanto-hamburg.de.
Du erhältst diese E-Mail als Freund oder Mitglied von Esperanto-Hamburg
e.V. Wenn Du in Zukunft keine Informationen mehr erhalten willst, dann
antworte bitte auf diese Mail und schreibe den Hinweis „Abmelden“ in
die erste Zeile.
Vi ricevas tiun-ĉi mesaĝon, ĉar vi estas membro de Esperanto-Hamburg
e.V. aŭ iam havis kontakton kun ni. Se vi ne plu deziras ricevi
informojn pri Esperanto-Hamburg, tiam simple respondu kaj skribu
"malaboni" kiel unua frazo.
Links:
------
[1]
https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09
[2]
http://www.eventaservo.org