Fwd: [N-ro 1233] Ĝis la 30-a de junio kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio

3 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jun 27, 2025, 6:25:24 AM6/27/25
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito al konkurso.

Hier die Einladung zur einem Wettbewerb.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1233] Ĝis la 30-a de junio kandidatigu verkojn por la
Laŭro de la Akademio
Datum: 2025-06-22 22:28
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1233
2025-06-22
-------------------------

ĜIS LA 30-A DE JUNIO KANDIDATIGU VERKOJN POR LA LAŬRO DE LA AKADEMIO

En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis
aljuĝi la premion "Laŭro de la Akademio" al verkoj "arte signifaj,
lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de
esperantlingva kulturo". Jam tri verkoj estis premiitaj: en 2021 _Mi
stelojn jungis al revado_ [1] de Mikaelo Bronŝtejn
(katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265 [1]); en 2022 _Sesdek ok_ [2] de
Sten Johansson (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819 [3]); kaj en 2023
_La Memoraĵoj de Julia Agripina_ [4] de Anna Löwenstein
(katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912 [5]). En 2024 la Akademio
decidis ne aljuĝi la premion.

La Laŭro konsistas el diplomo kaj cent eŭroj kaj estas aljuĝebla
ĉi-jare al libro en Esperanto aperinta (en sia unua eldono) inter la
1-a de januaro 2020 kaj la 31-a de decembro 2024. La Laŭron oni
proklamas okaze de la Zamenhof-tago, la 15-an de decembro, kiu ankaŭ
estas Tago de la Esperanto-libro. UEA aŭspicias ĝin; kaj UEA kaj SAT
subvencias la premion. La plena regularo de la premio aperis en 2021 en
la januara numero [6] de _Esperanto_. Aldone UEA subtenas la aferon per
diskonigo de la premiita verkaĵo. Detalojn vi trovos en la kompleta
regularo [7] en la retejo de la Akademio .

Laŭ la regularo "prezentas la libron por la premio iu
Esperanto-organizaĵo (landa aŭ internacia asocio aŭ simile),
eldonisto aŭ la aŭtoro mem al ajna membro de la ĵurio, kiu plusendas
al la aliaj ĵurianoj". Ankaŭ estas komuna retadreso por tio:
la...@akademio-de-esperanto.org. La prezentinto disponigas la libron al
la ĵurio prefere en elektronika formo. La libroj por la premio estas
prezenteblaj dum la tuta jaro, sed por esti konsiderata por la premio en
la kuranta jaro ne pli malfrue ol la 30-an de junio.

Se vi konas premieblan verkon laŭ la ĉi-supraj kriterioj, bonvolu
kandidatigi ĝin nepre antaŭ la 30-a de junio ĉi-jare.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [8]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [9]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1233

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [10] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265
[2] http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819
[3] https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819
[4] http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912
[5] https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912
[6] http://uea.org/revuoj/esperanto/2021
[7] http://akademio-de-esperanto.org/premioj/lauro_regularo.html
[8] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[9] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[10] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages