---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Mo., 24. Feb. 2025, 11:40
Subject: Fwd: [N-ro 1215] UEA sponsoras la ĉi-jarajn poliglotajn rekontiĝojn (“Polyglot Gathering”) kaj esperantistoj ĝuas ekskluzivajn rabatojn
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1215] UEA sponsoras la ĉi-jarajn poliglotajn rekontiĝojn
(“Polyglot Gathering”) kaj esperantistoj ĝuas ekskluzivajn rabatojn
Datum: 2025-02-19 23:23
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1215
2025-02-19
-------------------------
UEA SPONSORAS LA ĈI-JARAJN POLIGLOTAJN REKONTIĜOJN (“POLYGLOT
GATHERING”) KAJ ESPERANTISTOJ ĜUAS EKSKLUZIVAJN RABATOJN
La informa agado por poliglotoj, strategia celgrupo por konsciigo pri
Esperanto, fariĝis kerna por UEA. En la lastaj jaroj, kunlabore kun E@I
kaj TEJO, UEA garantiis signifan ĉeeston de Esperanto en la eventoj,
kiuj fariĝis la plej gravaj poliglotaj eventoj de la mondo. La
Plurlingvula Kunveno ("Polyglot Gathering"), organizata de E@I, okazadas
en du versioj: rete (normale en la unua trimestro) kaj surloke (normale
en la dua trimestro). En 2024 la surloka evento okazis en Prago kaj
allogis pli ol 700 homojn el sepdeko da landoj. En 2025 UEA denove
sponsoras la eventojn, kio donas ne nur videbligon al Esperanto, sed
ankaŭ okazojn plurmaniere prezenti nian lingvon kaj movadon, aldone al
ekskluzivaj rabatoj por esperantistoj.
Por la Reta Poliglota Renkontiĝo (Polyglot Gathering Online), kiu
okazos de la 6-a ĝis la 9-a de marto 2025, la esperantistoj ĝuas
40%-an rabaton por la aliĝkotizo: do 30 EUR anstataŭ la nunaj 50 EUR
(kaj la lastan semajnon antaŭ la evento, kiam estos lasta aliĝperiodo,
45 EUR anstataŭ 75 EUR). Por tio sufiĉas entajpi la rabatkodon
"ueamojosas" en la aliĝilo al Polyglot Gathering Online [1]
(
polyglotgathering.com/2025/eo/online/registration [1]).
Dua kodo estas uzebla por la surloka Poliglota Renkontiĝo (Polyglot
Gathering), kiu okazos ĉi-jare en Brno de la 28-a de majo ĝis la 1-a
de junio 2025: uzante la rabatkodon "SenpagaT-ĉemizo", vi povos elekti
la T-ĉemizon de la evento senpage!
Pri la Reta Poliglota Renkontiĝo la sponsorado de UEA ebligas la
aperigon de la nomo de UEA kaj Esperanto en ĉiuj video-registraĵoj de
la evento, kiuj normale spekteblas iom post la evento mem en la
jutub-kanalo Polyglot Gathering [2] (
youtube.com/polyglotgathering [2]);
UEA (kaj Esperanto) ankaŭ ĝuas spacon por propra specifa prezentado
dum ĉiuj tagoj de la evento; spacon por salutparolado dum la inaŭguro
de la evento; kaj konstantan reklamon (nomon, emblemon kaj propran
spacon) en la eventa platformo (Retevent, la sama de la Virtualaj
Kongresoj de Esperanto). Pri la surloka Poliglota Renkontiĝo la
sponsorado de UEA ebligas aldoni materialojn en la eventa sako
(kunlabore kun E@I estis preparita speciala informilo pri UEA kaj
Esperanto); havi ekspozician tablon dum la evento; havi afiŝojn pri UEA
kaj Esperanto en prelegĉambroj; meti flugfoliojn/informkartojn sur la
akcepteja tablo; kaj proponi specifajn programerojn dum la evento.
Por ambaŭ eventoj UEA kaj Esperanto ĝuas menciojn en la sociaj retoj
kaj komunikado (Facebook, Instagram kaj retpoŝte); kaj nomon kaj
emblemon en lumbildoj kaj en la eventa retejo. Grava ĉeesto de
Esperanto en la eventoj okazas en la formo de prelegoj, forumoj,
koncertoj kun esperantistaj artistoj, rapidkursoj kaj ĉambroj por
praktikado de la lingvo. En Brno unua konfirmita esperantista artisto
estas la blinda muzikisto Kaŝi el Germanio, kiu ĉiam ravas la
publikon.
Tiu informa agado fariĝis tre grava por la bona bildo de Esperanto por
poliglotoj. La investo, krom ebligi ĉion supre menciitan, ankaŭ povos
krovi presadon de informaterialoj, distribuon de Esperanto-memoraĵoj
(inkluzive de globkrajonoj, kajeretoj k.s.), preparadon kaj sendadon de
libroj kaj libretoj E-rilataj (unu- aŭ du-lingvaj) kaj vojaĝkostoj de
invititaj artistoj kaj prelegontoj. Por tio averaĝa investo estas de
ĉ. 3500 EUR. UEA jam garantiis minimuman ĉeeston de Esperanto en tiuj
gravaj eventoj, sed se ĝi ricevos pli da donacoj, eblos kreskigi la
atingojn de tiuj sponsoradoj, ekz-e per nomo "Esperanto" al unu el la
salonoj en 2025, preparado/sendado de pli da materialoj kaj invito al
gravaj reprezentantoj de UEA dum la eventoj. Tial donacoj estas tre
bonvenaj al Fondaĵo Informado de UEA [3]
(
uea.org/alighoj/donacoj/informado [3]). UEA sincere antaŭdankas pro
donacoj tiucelaj.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1215
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://www.polyglotgathering.com/2025/eo/online/registration/
[2]
https://www.youtube.com/polyglotgathering
[3]
https://uea.org/alighoj/donacoj/informado
[4]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu