jen ekspozicio por vi.
Hier eine Ausstellung für Euch.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1271] Inaŭguriĝos la ekspozicio “VOJAĜO. Per biciklo al
Azio kun Esperanto (1928–1932)” en la Nacia Biblioteko de Pollando
(9.12.2025)
Datum: 2025-12-08 17:25
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1271
2025-12-08
-------------------------
INAŬGURIĜOS LA EKSPOZICIO “VOJAĜO. PER BICIKLO AL AZIO KUN
ESPERANTO (1928–1932)” EN LA NACIA BIBLIOTEKO DE POLLANDO
(9.12.2025)
Mardon, la 9-an de decembro 2025, je la 17:00 UTC inaŭguriĝos la
ekspozicio "VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928-1932)" en
la Nacia Biblioteko de Pollando (al. Niepodległości 213, Varsovio). La
ekspozicio, kuratorita de Pascal Dubourg Glatigny kaj Gabriela
Skonieczna, estas frukto de ampleksa kunlaboro inter CNRS (franca nacia
esplorcentro), la landa asocio de UEA Espéranto-France kaj la Nacia
Biblioteko de Pollando kun la financa subteno de Région Île-de-France.
UEA fieras pri la laboro de tiuj partneroj kaj estas aparte honorata, ke
elementoj de la Biblioteko Hector Hodler (BHH), transdonita en 2023 al
la Nacia Biblioteko, povis kontribui al tiu grava kultura realigo, kiu
prezentas nian historian heredaĵon kaj la rolon de Esperanto en
internaciaj kontaktoj.
La ekspozicio rakontas la eksterordinaran vojaĝon de la juna franca
esperantisto Lucien Péraire (1906-1997), kiu inter 1928 kaj 1932 per
biciklo trapasis Eŭropon, Sovetunion, Japanion, Ĉinion, Sudorientan
Azion kaj Indonezion, serĉante respondojn pri la kaŭzoj de milito,
malamoj kaj malkompreniĝoj inter nacioj. Post jardekoj, danke al la
laboro de la esploristoj, miloj da dokumentoj el lia vojaĝo (taglibroj,
stenografiaj notoj, fotoj, korespondaĵoj, tekstoj en la franca kaj en
Esperanto) estis remalkovritaj en Parizo, ciferecigitaj kaj estas nun je
dispono de la publiko. La ekspozicio montras elektitan parton de tiu
unika materialo kune kun dokumentoj el la BHH-kolekto, el la cetera
Esperanto-kolekto de Nacia Biblioteko kaj el privata kolekto. La
ekspozicio enhavas 17 montro-vitrinojn, ĉ. 150 objektojn, 5
grand-ekranojn kun centoj da fotoj, 30-metran geografian frizon,
afiŝmuron kaj presitan kurtenon: ĉiuj prezentiĝantaj en tri temaj
spacoj, kiuj montras la disvolviĝon de la Esperanto-movado en Eŭropo
kaj Azio ĉirkaŭ 1930.
La estrarano de UEA pri Kulturo, Zdravka Boytcheva, ĉeestos la
inaŭguron. Akompanos ŝin invititaj gravaj membroj kaj kontribuantoj de
UEA, kiel Barbara Pietrzak, ankaŭ nome de Pola RetRadio. Krome, kadre
de sia vojaĝo al Varsovio, Boytcheva faros esplorojn pri historiaj
partituroj de Esperanto-muziko, ligitaj al aparta iniciato pri
dokumentado kaj vivigo de la Esperanto-muzika heredaĵo.
UEA varme gratulas la kuratorojn, la partnerojn - speciale
Espéranto-France - pro ilia rimarkinda laboro cele al la konservado kaj
publika prezentado de valora parto de nia komuna kultura memoro. La
ekspozicio restos vizitebla ĝis la 31-a de marto 2026.
VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928-1932)
9 decembro 2025 - 31 marto 2026 | Nacia Biblioteko, al. Niepodległości
213, Varsovio
Malfermita de lundo ĝis sabato, 8:30-20:30 (loka horo) | Senpaga eniro
Pliaj informoj:
https://bn.org.pl [1] |
https://peraire.huma-num.fr [2]
Noto: por subteni bibliotekojn, arkivojn kaj bibliotekan agadon en
Esperanto UEA tenas la Bibliotekan Fondaĵon, al kiu donacoj bonvenas:
https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko [3]
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1271
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://bn.org.pl
[2]
https://peraire.huma-num.fr
[3]
https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko
[4]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu