---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Fr., 1. Mai 2026, 14:34
Subject: Fwd: [N-ro 1296] UEA subtenas donackampanjon de TEJO kaj alvokas al solidareco
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1296] UEA subtenas donackampanjon de TEJO kaj alvokas al
solidareco
Datum: 2026-04-30 23:53
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1296
2026-04-30
-------------------------
UEA SUBTENAS DONACKAMPANJON DE TEJO KAJ ALVOKAS AL SOLIDARECO
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de
Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉis internacian donackampanjon
por subteni la junularan agadon en momento de grava financa defio.
Post plurjara ricevo de la administra subvencio de la programo Erasmus+
ĉi-jare TEJO estis informita, ke ĝi ne povos ricevi la subvencion por
2026, kvankam TEJO sukcese plenumis ĉiujn etapojn. Tio okazis pro
buĝetaj limigoj kadre de la programo. TEJO povos plu kandidatiĝi por
venontaj jaroj, sed tio signifas almenaŭ por 2026 konsiderindan
malfaciliĝon por konservi la profesian stabon kaj daŭrigi la ampleksan
laboron, kiun TEJO faris dum la lastaj jaroj - laboro, kiu ankaŭ
plenumas la celojn de UEA, des pli konsiderante, ke la individuaj
membroj de TEJO samtempe estas individuaj membroj ankaŭ de UEA.
Danke al sia oficistaro kaj aktivularo TEJO sukcesis realigi gravajn
iniciatojn por la junulara Esperanto-movado, interalie kulturajn
projektojn, internaciajn eventojn, kunlaborojn kun eksteraj institucioj,
renovigon de Pasporta Servo kaj profesiigon de sia komunikado. Nun, por
fronti la nunan situacion kaj certigi stabilan funkciadon ĝis 2027,
TEJO celas kolekti 25 000 eŭrojn per internacia donackampanjo, kiun UEA
subtenas.
Por UEA la fortigo de TEJO estas strategia prioritato. En la strategia
plano AKIRI la kampo Kunlaborado klare emfazas inter siaj celoj junecan
viglecon, kio signifas teni firma kaj profundigi la kunlaboron kun TEJO,
fortigi la ĉeeston de junulara agado en la tutmonda Esperanto-movado
kaj nutri en la tuta movado la senton de juneco inter la diversaj
generacioj.
Subteni TEJO-n signifas investi en la estonteco de Esperanto. Tial UEA
alvokas siajn membrojn, amikojn de Esperanto kaj ĉiujn subtenantojn de
la junularaj agadoj konsideri kontribuon laŭ siaj ebloj, ne nur mone,
sed ankaŭ helpante diskonigi la donackampanjon. Informoj pri ĝi kaj
donacebloj troviĝas ĉe la oficiala retejo de TEJO:
https://www.tejo.org/donackampanjo [1].
Krom rektaj donacoj al TEJO (detaloj pri bakkonto aŭ UEA-konto en la
supra ligilo), vi ankaŭ povas subteni TEJO-n, fariĝante Individua
Membro de TEJO (prefere Membro-Abonanto) aŭ Patrono de TEJO (inkluzive
de Dumviva Patrono de TEJO), kion eblas fari per la reta aliĝilo de UEA
[2]:
https://uea.org/alighoj/alighilo [2]. Ankaŭ eblas subteni
donacante al la Fondaĵo Canuto, kiu ebligas al UEA membrigi
nepagipovajn junulojn (per ĝi rimedoj ankaŭ iras al TEJO) - oni povas
donaci al la fondaĵo per la reta aliĝilo aŭ rekte ĉe tiu donacpaĝo
[3]:
https://uea.org/alighoj/donacoj/canuto [3].
Aldone konsideru partopreni en la Internacia Junulara Kongreso 2026 -
https://ijk.tejo.org [4] - kaj memoru divastigi la donackampanjon.
Baldaŭ estos alvokoj ankaŭ por specifaj aferoj, kiujn oni povos aparte
subteni. Sekvu la sociajn retojn de TEJO kaj de UEA.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1296
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://www.tejo.org/donackampanjo
[2]
https://uea.org/alighoj/alighilo
[3]
https://uea.org/alighoj/donacoj/canuto
[4]
https://ijk.tejo.org
[5]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu