Aŭstrio agnoskas Esperanton kiel lingvon de kulturo kaj nematerian heredaĵon
La
Aŭstra Komisiono de UNESKO formale agnoskis Esperanton kiel parton de
la nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio. La oficiala anonco aperis
hodiaŭ, la 16-an de aprilo 2026:
Por
la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, estrarano i.a. por Eksteraj
Rilatoj, tio esta “brila novaĵo, kiu tute kongruas kun la strategio
AKIRI de UEA por la Esperanto-movado – kaj nur kelkajn monatojn antaŭ la
111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco”. Post Pollando
(2014) kaj Kroatio (2019) Aŭstrio estas la tria lando, kiu faris ĉi tiun
paŝon, kiu estas esence grava pro pluraj kialoj.
(...)
UEA
dankas ĉiujn aŭstrajn kaj ne-aŭstrajn samideanojn, kiuj kontribuis al
ĉi tiu frapa sukceso, kiun la Asocio akompanis kaj subtenis dum la tuta
procezo.
La Estraro de UEA esperas, ke tio
stimulos esperantistojn en aliaj landoj klopodi atingi similan nacian
agnoskon, precipe en najbaraj landoj kiel Litovio, Hungario kaj Italio,
sed ankaŭ alikontinente. “Kiu lando donos nian sekvan sukceson? Ek al
laboro!”, invitas Ó Riain.
Truego en la poŝo de TEJO
La
malapero de administra subvencio lasas truegon en la poŝo de TEJO,
kvankam malaperos preskaŭ ĉiuj oficistoj. La kotizoj de individuaj
membroj kovros nur 1,6 procentojn el la elspezoj de la buĝeto 2026, kaj
oni atendas deficiton de 19 500 eŭroj fine de la jaro. Supozeble UEA
devos pagi por savi la junularan asocion.