jen invito partopreni en la Belartaj Konkursoj.
Hier die Einladung an den Wettbewerben der Schönen Künste teilzunehmen.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1259] Alvoko al partopreno en la 77a okazigo de la
Belartaj Bonkursoj de UEA
Datum: 2025-10-22 19:00
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1259
2025-10-22
-------------------------
ALVOKO AL PARTOPRENO EN LA 77A OKAZIGO DE LA BELARTAJ BONKURSOJ DE UEA
Geamikoj, en nia alvoko al partopreno en BK-2024 ni esprimis nian fortan
surprizon pro tio, ke ni ricevis nur 110 konkursaĵojn. Temas pri 70
verkoj malpli ol en 2023; 63 malpli ol en 2022 kaj 76 malpli ol en la
rekorda jaro 2021. Nu, en 2025 la partopreno en BK iel rekaptis la
averaĝan pulson de la lastaj jaroj. Oni ricevis 163 konkursaĵojn, nome
53 verkojn pli ol en 2024, 10 malpli ol en 2022, 12 pli ol en 2020 ktp.
Krome, ili venis el la kvin kontinentoj kaj ilia averaĝa kvalito estis
pli ol estiminda. Se paroli nur pri la branĉo "Teatraĵo", en 2024, la
unusola verko ĉi-branĉe konkursinta ricevis la trian premion; en 2025,
tamen, estis aljuĝitaj la tri ĉefaj premioj plus unu honora mencio.
Aparte gravas kaj rimarkindas la ĉi-branĉa aljuĝo de la unua premio,
se oni konsideras la fakton, ke, en la lastaj 25 jaroj, tio realiĝis en
nur 4 okazoj. Cetere, en BK-2026 la subbranĉo "Monologo aŭ Skeĉo
transiĝas al la kategorio branĉo sub la nomo "Mallonga Teatraĵo
(monologo, skeĉo ktp)".
Aliflanke, en BK-2026, ni enkondukas la subbranĉon "Sciencfikcio kaj
Fantasto", kies unua premio havas la nomon "Premio Charles Power",
omaĝe al la samnoma iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA,
verkisto, tradukisto kaj ŝatanto de scienco kaj sciencfikcio, kiu
forpasis en aprilo 2025.
Niaflanke, kiel kutime, ni fidas la altirpovon de BK, la plej prestiĝa
el la literaturaj konkursoj en Esperantujo, en kiu kutime partoprenas
tiel grandaj figuroj de la E-beletro kiel entuziasmaj talentaj
komencantoj sur la literatura tereno. Laŭlonge de la historio de BK,
tiessine ŝprucis elstaraj individuaj kultivantoj de la E-literaturo kaj
propralume brilaj grupoj el ili, kiuj nepre famiĝis. Pro ĉio ĉi, kaj
pro multaj aliaj bonoj, ni esperas, ke la partopreno en BK-2026 tenos
sin kvante kaj kvalite altnivela kaj eĉ atingos iun aŭ kelkajn el la
de ĝi spertitaj lastatempaj eksterordinaraj rekordoj. Ek do al
konkursad'!!!
La rezultojn oni anoncos kadre de la 111a Universala Kongreso de
Esperanto en Graz (Aŭstrio). Kiel kutime, partopreno estas libera al
ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti
neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro
de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama
branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas
_Premio Paula Adúriz_.
Sciencfikcio kaj Fantasto: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da
paĝoj). La unua premio nomiĝas _Premio Charles Power_.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Mallonga teatraĵo (monologo, skeĉo, unuaktaĵo ktp): (daŭro inter 10
kaj 15 minutoj). La unua premio nomiĝas _Premio María Cuevas_.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma
longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas
_Premio Luigi Minnaja_.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj
presforme aperinta en 2024. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto
2026.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo - krom en la
branĉo Infanlibro - al _Belartaj Konkursoj de UEA_, ĉe _Miguel
Gutiérrez Adúriz_, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj:
belartaj...@gmail.com;
b...@co.uea.org; aŭ, se tio ne eblas, papere
al la adreso: _los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria;
Hispanio_, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon
de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la
koncerna libro al la adreso de _Miguel Gutiérrez Adúriz_ kaj tri
ekzemplerojn al _Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg
176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando_.
Premioj: En la branĉoj _Poezio, Prozo, Teatraĵo_ kaj _Eseo, _kaj en la
subbranĉo_ Sciencienfikcio kaj fantasto_: unua premio 260 EUR, dua
premio 182 EUR, tria premio 104 EUR. En la branĉo Infanlibro de la Jaro
546 EUR. En la branĉoj _Mikronovelo_, _Kantoteksto_ kaj _Mallonga
teatraĵo (monologo, skeĉo, unuaktaĵo ktp)_: unua premio 100 EUR, dua
premio 25 EUR, tria premio 25 EUR. Cetere, la teksto ricevinta la unuan
premion en la branĉo _Kantoteksto_ estos muzikigita, kaj la rezulta
kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.
Detala regularo troviĝas en la retejo [1] de UEA. La verkoj de la
Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2026, legeblos en la volumo _Belarta
rikolto 2026_, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de
la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie:
http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html [2] .
Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1259
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
http://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj
[2]
http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html
[3]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu