Pasko en Esperantujo

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Feb 8, 2026, 5:13:59 AM (8 days ago) Feb 8
to Bavelo aktuell
Karaj,

festu paskon en Esperantujo.

Feiert Ostern bei Esperanto-Treffen.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: Grosjean Mireille via groups.io <mirejo.mireille=gmai...@groups.io>
Date: So., 25. Jan. 2026 um 14:31 Uhr
Subject: [esperantosvislando] PRINTEMPE 2026, 2a ĝis 9a de aprilo., en Wiesbaden. Venu ĝui la printempon dum pasko! Aliĝu prefere antaŭ lundo, 26a de januaro :)
To: Esperanto Svislando <esperanto...@groups.io>


Elkore salutas Mirejo

---------- Forwarded message ---------
De : Ralf HAUMER <p...@esperanto.de>
Date: dim. 25 janv. 2026 à 13:49
Subject: PRINTEMPE 2026, 2a ĝis 9a de aprilo., en Wiesbaden. Venu ĝui la printempon dum pasko! Aliĝu prefere antaŭ lundo, 26a de januaro :)
To: <ralf....@esperanto.de>


Saluton, karaj!

Lu Wunsch-Rolshoven petis min varbi por la ĉi-jara Paska renkontiĝo "PRINTEMPE", organizita de esperantoland.org

Jen lia invito ... 

Ĉu vi jam planas viajn paskajn tagojn? Ĉu vi ŝatos pasigi ilin en internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson?

PRINTEMPE 2026 

invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio,

de ĵaŭdo, la 2-a, ĝis ĵaŭdo, la 9-a de aprilo 2026
(Pasko estos en dimanĉo, 5a de aprilo).

Aliĝu per la nunaj kotizoj ĝis la 26a de januaro 
https://esperanto.land/printempe/#alighilo

Kial veni?

Internacia etoso: Renkontu malnovajn kaj novajn amikojn el multaj landoj!
Kulturo kaj amuziĝo: Prelegoj, diskutrondoj, ludoj, muziko, konversacio – kaj babilado ĝis la noktomezo!
Promenoj kaj ekskursoj gvidos vin tra la urbo Wiesbaden kaj al apudaj celoj de la bela Rejn-valo.
Konvena loko: La renkontiĝo okazos en la junulargastejo de Wiesbaden, kun komfortaj ĉambroj. La afablaj kunlaborantoj de la domo jam gastigis plurajn belajn Esperanto-renkontiĝojn :)
Facila alveno: Bone ligita per trajno, buso kaj aviadilo (proksime al Frankfurto ĉe Majno).

Estos Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj - do se vi konas Esperanto-novulojn, bv. ne heziti atentigi ilin pri tiu ebleco eklerni aŭ plulerni Esperanton.

Jen pliaj informoj
https://esperanto.land/printempe/#printempe
kaj la reta aliĝilo
https://esperanto.land/printempe/#alighilo

Jam aliĝis 21 homoj el 5 landoj - aliĝu ankaŭ vi :)
https://esperanto.land/printempe/partoprenantoj_printempe6.php 

Bonvolu plusendi ĉi tiun mesaĝon al viaj kluboj, amikoj, kaj Esperanto-grupoj. 

Aparte ni ĝojos, se venos ankaŭ novuloj, komencantoj kaj progresantoj.
Ĉiuj estas bonvenaj – de komencantoj ĝis fluaj parolantoj, de beboj ĝis malpli junaj homoj.

Kio estas PRINTEMPE?

PRINTEMPE estas la daŭriganto de PSI, Printempa Semajno Internacia, kiu ĉi-jare ne povos okazi. Por ke ni ĉiuj tamen povu ĝui belan paskan renkontiĝon ni interkonsente kun Germana Esperanto-Asocio kaj la ĝisnunaj PSI-organizantoj ofertas tiun ĉi renkontiĝon PRINTEMPE :)

Ĉe demandoj ne hezitu kontakti nin. Ni ĝojas atendi vin en Wiesbaden!

Ĝis baldaŭ en PRINTEMPE

Lu Wunsch-Rolshoven 

por la teamo de EsperantoLand
__

Informoj kaj aliĝilo ĉe 
https://esperanto.land/printempe/#printempe 

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand e. V. (r. a.)
Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686
El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686

-- 
Ralf und Zoja HAUMER



---------- Forwarded message ---------
Von: Berto Ŝuman via groups.io <bert.schumann=gmai...@groups.io>
Date: Do., 29. Jan. 2026 um 23:54 Uhr
Subject: [esperantosvislando] PRINTEMPaS, 17-26.aprilo, en FR-49150 Baugé. Venu por bona KURSO. Restu por bicikli, kanti, biblio ĝis 2.majo
To: belga <bel...@groups.io>
Cc: belga <Esperanto-...@groups.io>, svisa <Esperanto...@groups.io>


Saluton, karaj  ☼
Ĉu vi jam planis viajn aprilajn feriojn? Ĉu vi ŝatus plibonigi vian lingvonivelon, ekzameniĝi, kanti, bicikli aŭ bibli-umi en Esperanta etoso? Jen 2 ebloj:


PRINTEMPaS, jam la 14an fojon, 
invitas vin al kastelo Greziljono, apud la fama Luar-valo en Francujo
de vendredo, la 17a de aprilo,  ĝis dimanĉo, la 26-a de aprilo 2026

★ Famaj instruistoj: Birke Dockhorn, Zsófia Kóródy , Marion Quenut, Paweł Fischer-Kotowski
★ Eblas pasigi KER-ekzamenon (intervjuon)
★ Ekskursoj al lokaj vidindaĵoj, promenado en nia parko, ĝardenumado
★ Vespera programo

Jen pliaj informoj: gresillon.org/p >> Jen aliĝebloj:  gresillon.org/al << ⚠ Aliĝu tuj !


Mult-aktivec-tagoj, kiel ĉiujare.
de dimanĉo, la 26a de aprilo,  ĝis sabato, la 2-a de majo 2026

✩ Biciklaj promenoj kun Eddy van den Bosch kaj BEMI 
✩ Lerni Esperanton, pratiki Biblion kun Benoît Ente, dominikana frato 
✩ Ĥora (korusa) kantado kun Bernard Bigonnet kaj Interkant
✩ Prelegoj de Anne Amblès, Ella Strug, Thomas Bormann
✩ Tibeta gimnastiko, sudamerikaj dancoj

Jen pliaj informoj: gresillon.org/k >> Jen aliĝebloj: gresillon.org/al << ⚠ Aliĝu tuj ! 


✈  Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon al ĉiuj viaj Esperanto-amikoj, kluboj, asocioj


Ĝis baldaŭ en kastelo Greziljono

Kulturdomo de Esperanto / Maison Culturelle de l'Espéranto
1310 route du Lude, FR-49150 Baugé-en-Anjou Telefono/respondilo +33 241 89 10 34
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages