Fwd: [N-ro 1270] La 112-a UK okazos en 2027 – en Melburno/Narrm, Aŭstralio!

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
5:18 AM (5 hours ago) 5:18 AM
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen informo pri UK en 2027.

Hier die Information zum UK in 2027.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: So., 7. Dez. 2025, 18:40
Subject: Fwd: [N-ro 1270] La 112-a UK okazos en 2027 – en Melburno/Narrm, Aŭstralio!
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1270] La 112-a UK okazos en 2027 – en Melburno/Narrm,
Aŭstralio!
Datum: 2025-12-05 16:10
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1270
2025-12-05
-------------------------

LA 112-A UK OKAZOS EN 2027 – EN MELBURNO/NARRM, AŬSTRALIO!

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la
112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm,
Aŭstralio, de la 1-a ĝis la 8-a de julio 2027. Post la sukcesaj
kongresoj en Montrealo (2022), Torino (2023, Aruŝo (2024), Brno (2025)
kaj Graz (2026), la movado denove transpaŝas kontinentojn por festi
sian plej gravan jaran renkontiĝon.

La UK en Melburno havos apartan signifon: ĝi estos nur la duan fojon en
Oceanio post la memorinda kongreso en Adelajdo en 1997, tiel ĝuste 30
jarojn poste la Esperanto-movado revenos al la kontinento! Tiu reveno
simbolas la forton kaj daŭripovon de la internacia lingvo kaj montras
la engaĝiĝon de UEA por certigi, ke la UK estu vere tutmonda.

Melburno, ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj kultura
centro de Aŭstralio, konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia
medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de
Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la "kultura
ĉefurbo de Aŭstralio" kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj
internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan Royal
Exhibition Building kun Carlton Gardens.

Melburno ofertas ampleksajn turismajn spertojn: la riveron Yarra, la
historian Queen Victoria Market, St Kilda, buntajn stratetojn kun
kafejoj kaj strata arto, same kiel elstaran gastronomian diversecon.
Loke ĝi estas ofte karesnomata "Melbs".

UEA kun respekto agnoskas, ke Melburno/Narrm estas la tradicia tero de
la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung
kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas
hejmo de aborigena historio de almenaŭ 40 000 jaroj. La tradicia nomo
reflektas profundan kulturon kaj ligon al la tero, akvo kaj
kreorakontoj.

Melburno disponas tre bonan infrastrukturon por internaciaj eventoj:
modernan kongresejon, efikan transportreton, vastan loĝejaron kaj
gastaman, kulturan atmosferon. Pro tio UEA akceptis la inviton de
Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Melburna Esperanto-Asocio (MEA),
al kiuj UEA esprimas sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado
havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno dum jardekoj funkcias
kiel grava centro de la loka movado.

Ĉu ankaŭ vi partoprenos? Pro specialaj subvencioj akiritaj de la lokaj
organizantoj kaj la Kongresa Fako, la kongresdato estos iom pli frua ol
kutime: la 112-a UK okazos de la 1-a ĝis la 8-a de julio 2027. UEA
rezervos ekskluzivan rabatitan kotizon por tiuj partoprenantoj, kiuj
ĉeestos la 111-an UK en Graz kaj tuj dum ĝi aliĝos al la 112-a UK en
Melbourne/Narrm. Tiel oni volas doni pli da oportuno al fidelaj
kongresanoj, kiuj ĉeestas sinsekvajn UK-ojn. La reta aliĝilo por la
112-a UK aperos komence de la 111-a UK en Graz. Se vi ankoraŭ ne
aliĝis al la 111-a UK, ne maltrafu la okazon facile aliĝi per nia reta
aliĝilo: https://uk.esperanto.net [1]

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1270

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://uk.esperanto.net
[2] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages