Diverstemaj novajxoj

2 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Aug 28, 2026, 12:13:07 PMAug 28
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diverstemaj novajxoj.

Hier verschiedene Nachrichten.

Kore, Julia.

Jam ekzistas Telegram-grupo por la venonta UK:
https://uk2027.telegramo.org/

Jam ekzistas ankaŭ Telegram-grupo por la venonta Eŭropa Kongreso: https://t.me/europakongreso2027

Ni havas daton, ni havas lokon, kaj ni havas malfermitan aliĝilon. 🇩🇪🎉
La 83-a Internacia Junulara Kongreso okazos de la 15-a ĝis la 22-a de aŭgusto 2027 en KiEZ Inselparadies Petzow, ejo sur duoninsulo en la lago Glindower See apud la pitoreska urbeto Werder (Havel), 12 km de Potsdamo kaj 40 km de Berlino.
Ni havos propran plaĝon, kie ni povos naĝi inter la programeroj. La ejo povos gastigi nin en diverstipaj loĝoĉambroj je inter 2 kaj 8 litoj. Kaj kelkaj vesperaj programeroj okazos sur granda ekstera, subĉiela scenejo! 🌌
Atendos vin neforgesebla semajno abunda je koncertoj, gufujo, trinkejo, ekskursoj, kaj programo de la mateno ĝis la nokto, kun junaj esperantistoj el la tuta mondo.
La aliĝilo malfermiĝis hodiaŭ!
Kaj jen la plej bona kialo aliĝi tuj: Ĉiuj, kiuj aliĝas ĝis la 31-a de aŭgusto 2026, ricevas la kongresan T-ĉemizon senpage. Poste ĝi kostos 12 eŭrojn. Restas malpli ol tri semajnoj. Do kaptu la oportunon kaj aliĝu jam! 👕
Ni vidos nin en Petzow! 🏖

⛵️ Mediteranea Esperanto-Semajno - MES 2027
Les Issambres, Roquebrune-sur-Argens (Var), Francio, 13-20 marto 2027. 
Komforta restadejo, tri manĝoj tage. Kursoj de ĉiuj niveloj (matene), promenoj, ekskursoj, distraj vesperoj… 

Beneluksa Kongreso ĉe la belga marbordo, De Haan, Belgio, 24-28 septembro 2026 benelukso.eu/bnlk26

IJK sub nigra suno
Dum la IJK en Katalunio la kongresanoj lernis Tokiponon, spektis suneklipson kaj maldormis en varmegaj ĉambroj. La komitato de TEJO alvokis UEA akcepti Katalunan Esperanto-Asocion kiel duan landan asocion en Hispanio. La sekva IJK okazos en Germanio.

Konferenco por konservi kaj progresi
Bibliotekoj kaj arkivoj estis centra temo dum la 48-a Esperantologia Konferenco, okazinta dum la UK en Graco. Kvardeko da partoprenantoj aŭskultis naŭ prelegojn, inter kiuj oni proponis kafon kaj teon, por instigi la aŭskultantojn resti en la salono kaj diskuti kun la prelegintoj.

LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta
La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan interfacon. Nun ankaŭ la retejo de LibreOffice haveblas en Esperanto, kaj la nova versio de la programo eĉ havas apartan funkcion por esperantistoj: aŭtomatan ĉapeligon de iksoj. Tio iĝis ebla, ĉar ĉe la fondaĵo kiu okupiĝas pri la programo eklaboris esperantisto, Neil Roberts.



-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages