Fwd: [N-ro 1293] Kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio, ĝis la 30-a de junio 2026

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 7, 2026, 1:39:04 PM (2 days ago) May 7
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen alvoko por proponi verkojn.

Hier der Aufruf Werke vorzuschlagen.

Kore, Julia.



-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1293] Kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio,
ĝis la 30-a de junio 2026
Datum: 2026-04-26 22:35
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1293
2026-04-26
-------------------------

KANDIDATIGU VERKOJN POR LA LAŬRO DE LA AKADEMIO, ĜIS LA 30-A DE JUNIO
2026

En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis
aljuĝi la premion "Laŭro de la Akademio" al verkoj "arte signifaj,
lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de
esperantlingva kulturo". Jam kvar verkoj estis premiitaj: en 2021 _Mi
stelojn jungis al revado_ [1] de Mikaelo Bronŝtejn; en 2022 _Sesdek ok_
[2] de Sten Johansson; en 2023 _La Memoraĵoj de Julia Agripina_ [3] de
Anna Löwenstein kaj en 2025 _Ek sor! [4]_ de Evgenij Georgiev.

La Laŭro konsistas el diplomo kaj cent eŭroj kaj estas aljuĝebla
ĉi-jare al libro en Esperanto aperinta (en sia unua eldono) inter la
1-a de januaro 2021 kaj la 31-a de decembro 2025. La Laŭron oni
proklamas okaze de la Zamenhof-tago, la 15-an de decembro, kiu ankaŭ
estas Tago de la Esperanto-libro. UEA aŭspicias ĝin; kaj UEA kaj SAT
subvencias la premion. La plena regularo de la premio aperis en 2021 en
la januara numero [5] de _Esperanto_. Aldone UEA subtenas la aferon per
diskonigo de la premiita verkaĵo. Detalojn vi trovos en la kompleta
regularo [6] en l a retejo de la Akademio
(https://akademio-de-esperanto.org/premioj/ [7]) .

Laŭ la regularo "prezentas la libron por la premio iu
Esperanto-organizaĵo (landa aŭ internacia asocio aŭ simile),
eldonisto aŭ la aŭtoro mem al ajna membro de la ĵurio, kiu plusendas
al la aliaj ĵurianoj". Ankaŭ estas komuna retadreso por tio:
la...@akademio-de-esperanto.org. La prezentinto disponigas la libron al
la ĵurio prefere en elektronika formo.

Se vi konas premieblan verkon laŭ la ĉi-supraj kriterioj, bonvolu
kandidatigi ĝin nepre antaŭ la 30-a de junio ĉi-jare.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [8]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [9]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1293
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [10] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265
[2] http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819
[3] http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912
[4] https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3604
[5] https://uea.org/revuoj/esperanto/2021
[6] http://akademio-de-esperanto.org/premioj/lauro_regularo.html
[7] https://akademio-de-esperanto.org/premioj/
[8] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[9] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[10] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages