(texte en français plus bas) Kara amikino, kara amiko. La decembraj festoj estas bona okazo por aliĝi al Esperanto-evento en la fama esperantista kastelo Greziljono en Baugé-en-Anjou en okcidenta Francujo! Faru al vi tiun donacon julan/kristnaskan La studperiodo Printempas okazos de la 17-a ĝis la 26-a de aprilo 2026, ĝi inkluzivos Esperanto-kursojn en kvar niveloj, ekzamenojn, distran-edukan programon kaj ekskursetojn. La kursojn gvidos niaj spertaj instruistoj: Marion Quenut el Tuluzo, KÓRÓDY Zsófia kaj Birke Dockhorn el Germanujo, Paweł Fischer-Kotowski el Nederlando. Detalojn legu en gresillon.org/p aŭ skribu al ni retmesaĝon.
La Multaktivec-tagoj okazos de la 26-a de aprilo ĝis la 2a de majo 2026, ili inkluzivos biciklajn promenojn kun BEMI (Eddy van den Bosch), ĥoran (korusan) kantadon kun Interkant (Bernard Bigonnet), pratikadon de Esperanto kaj Biblio kun Benoît Ente kaj pliajn programerojn. Detalojn legu en gresillon.org/k aŭ skribu al ni retmesaĝon.
Vi povas aliĝi diversmaniere: Aliĝi per reta formularo -- Printi kaj sendi paperan aliĝilon -- Sendi retmesaĝon -- Telefoni al +33-6.51.24.24.23 |