Fwd: [N-ro 1242] Novaj honoraj membroj de UEA elektitaj en Brno

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 31, 2025, 2:54:55 PMJul 31
to Bavelo aktuell
Karaj,

Plia novaĵo de UK.

Eine weitere Nachricht vom UK.

Kore, Julia.


-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Mo., 28. Juli 2025, 21:51
Subject: Fwd: [N-ro 1242] Novaj honoraj membroj de UEA elektitaj en Brno
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1242] Novaj honoraj membroj de UEA elektitaj en Brno
Datum: 2025-07-27 23:49
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1242
2025-07-27
-------------------------

NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA ELEKTITAJ EN BRNO

Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo
pri Elstara Agado [1] la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
surbaze de propono de la Estraro de UEA povas aparte distingi
esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda
Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome kiel Honora
Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis
eksterordinarajn meritojn por UEA.

Dum sia unua kunsido en Brno la Komitato elektis 10 novajn HM-ojn:

        * el Ĉeĥio Miroslav "Mirek" Malovec;
        * el Italio Michela Lipari;
        * el Nov-Zelando kaj Hungario Stefan MacGill;
        * el Aŭstralio Trevor Steele;
        * el Koreio Lee Jungkee;
        * el Svislando Mirejo Grosjean;
        * el Hungario kaj Germanio Zsófia Kóródy;
        * kaj _in memoriam_ el Ĉinio Wang Chongfang kaj Wei Yida "Vejdo".

Por decidi la Komitato anticipe kaj konfidence ricevis resumajn
vivpriskribojn kaj informojn [2] pri gravaj datoj, verkoj kaj meritoj de
la kandidatoj, nun publike arkivitajn en la komitata elŝutejo de UEA:
https://uea.org/teko/komitato [3].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1242

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://uea.org/teko/regularoj/regularo_hm_hp
[2]
https://uea.org/l/teko/komitataj/%5BArkive%5D_Biografioj_Kandidatoj_Honora_membreco_2025.pdf
[3] https://uea.org/teko/komitato
[4] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages