Ionel Oneț: ”Esperanto savis al mi la vivon”
Dum
pli ol 23 jaroj Ionel Oneț estis la vizaĝo kaj ĉefa prizorganto de la
plej granda librovendejo en Esperantujo. Neniu scias, kio okazos nun,
post lia fina emeritiĝo – aŭ almenaŭ neniu rakontis tion al li. ”Ĉar mi
ja ŝatis mian laboron, tiam mi konsentis plu resti ĝis oni trovos iun
racian solvon por la libroservo. Nun, post plenaj tri jaroj mi ne plu
povis elteni”, li diras en intervjuo de Libera Folio.
Universala
Asocio-Esperanto (UEA) alvokas al volontuloj por helpi antaŭ, dum aŭ
post la Universala Kongreso de Esperanto okazonta en #Graz Aŭstrio, 1-8
aŭgusto 2026.
Vendrede
Ewald Schick, prezidanto de la LKK prelegis pri la UK, kaj verŝajne
ĉi-foje estos malmultekostaj loĝeblecoj en kolpingdomo (ĉ. 30€/nokto en
unuopa ĉambro, ĉ. 20€/persono/nokto), ĉ. 1,1 km for de la kongresejo.
Voĉdonu por la Esperantisto de la jaro 2025
La
novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” invitas partopreni en “popola
voĉdonado” por elekti la Esperantiston de la Jaro 2025. Oni povas elekti
tri el la 12 kandidatoj. Legu pli ĉe
https://sezonoj.ru/2026/01/jaro-10/ kaj voĉdonu.