Karaj amiko.
Por koni vian lingvan nivelon (kun atestilo), vi povas trapasi internacian KER-ekzamenon.
Tiu okazas per interreto sur via komputilo plurfoje jare.
Se vi preferas ĉeeste/fizike trapasi la skriban KER-ekzamenon, tio eblas unufoje jare, la 11an de julio 2026
Por bone prepariĝi, vi povas partopreni Esperanto-kursaron en la franca Esperanto-kastelo Greziljono.
Nun urĝas aliĝi plej rapide al la kurlano kaj ekzameno.
Jen pliaj informoj:
10-a Maratona Esperanto-kursaro
kun Tutmonda KER-ekzameno
38-a Internacia E-Konferenco IEK
de lundo, 6-a de julio ĉ. 18h, ĝis merkredo, 15-a de julio 2026 tagmeze
en la franca Esperanto-kastelo Greziljono
- KURSOJ
- Marion Quenut (Francujo) : Ni kuneku ! Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
- Frank Lappe (Germanujo) : Ni daŭrigu kune ! Kurso por progres-antoj kaj progresintoj (B1-B2)
- Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Leksika pliriĉigo kaj diskuto pri aktualaj temoj ; Lingvo kaj kulturo ; Interkultura komunikado (C1-C2)
- Edukado.net : Tutmonda KER-ekzameno, skriba parto 2026-jul-11 9h
- IEK-38 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
- AKTIVAĴOJ
- Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado)
- Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
-
Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé,
kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de
Fort, artfajraĵo je 07-14 ...
Tutmonda KER-ekzameno 
- La ekzamena komisiono de UEA okazigas tutmondan KER-ekzamenon je la niveloj B1, B2, C1.
- La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj. La skriba parto okazas papere/ĉeeste/fizike en Greziljono (kaj aliloke tutmonde) la 11-an de julio 2026 je la 9-a horo.
- Aliĝo okazas en edukado.net ĝis la 1-a de julio. Bv. atendi postan precizigan retmesaĝon.
- Kotizo kaj pago : Por bazaj
landoj, la kotizo por nurskriba ekzameno estas 40 € pour B1-, 45 € pour
B2-, 50 € por C1-nivelo. Post ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA
kaj pagos al indikita UEA-konto. Legu detale en edukado.net
- Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
-
Por tiuj, kiuj ŝatus trapasi ankaŭ la parolan parton, estos ebloj
ekzameniĝi aŭ la 12an de julio rete, en la propra hejmo, aŭ papere la
7an de aŭgusto dum UK.
- Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skribu al ker-ekzamenoj
edukado.net
Kurso de supera nivelo C1-C2
Kurso de meza nivelo B1-B2 « Paroligo »
- Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado
en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis
Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en
Greziljono !
- Ĉi tiu kurso celas progresantojn aŭ progresintojn, kiuj ne jam facile parolas Esperanton.
-
La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo
el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos
filmojn.
- La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago,
ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni
tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian
parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
- Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.
Kurso de baza nivelo A1-A2 « Ni kuneku ! » nur 2026-jul-06/13
- Marion Quenut estas lingvotrejnisto
kaj instruas la okcitanan kaj la francan por eksterlandanoj en Tuluzo
kaj rete. Pro pasio pri lingvoj, ŝi kreis kaj administras de 2006 la
retpaĝaron toulangues.org,
tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de
Esperanto en 2006 per staĝo kun EsperantoKulturCentro de Tuluzo. De
tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio kaj en
diversaj esperanto-renkontiĝoj.
- Ŝia kurso havos kiel akson la
parolan komunikadon jam de la komenco, sed aliaj kompetentoj (komprenaj,
skribaj) estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj
aktivigoj.
Vi povas iĝi societano de la Esperanto-Kulturdomo en Greziljono.
Amike, Berto Ŝuman