Estas interese rimarki, ke Neves emas teni "po
unu piedon en ambaux tendaroj". Hieraux alvenis
cxe E-USA nia stoko de "Beletra Almanako N-ro 1",
la nova literatura almanako, kaj mi rimarkis sur
la dorsa kovrilo, kie aperis informoj pri
aperontaj pecoj, ke en n-ro 2 aux 3 aperos
recenzo de "Neves" -- mi supozas, ke temas pri
Gonçalo Neves, kaj ne pri la malpli konata
brazilano Jorge das Neves, kiu foje verkas poemojn en Esperanto.
Cxu Neves gxis nun aperigis ion literaturan kaj
signifan en Ido, kompareblan kun liaj
Esperantlingvaj kontribuoj al ekz-e "Ibere
libere" kaj "Ekstremoj"? Mi memoras, ke mia amiko
Ionel Onet per sia eldonejo Bero mem aperigis,
libroforme kaj en la 90-aj jaroj, tutan aron da
noveloj de Neves. Kvarpagxa (*) eseeto ne sxajnas komparebla ...
---
(*) Tiun ciferon mi kalkulas dividante 28 pagxojn je sep variajxoj.
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
> Estas interese rimarki, ke Neves emas teni "po
> unu piedon en ambaux tendaroj". Hieraux alvenis
> cxe E-USA nia stoko de "Beletra Almanako N-ro 1",
> la nova literatura almanako, kaj mi rimarkis sur
> la dorsa kovrilo, kie aperis informoj pri
> aperontaj pecoj, ke en n-ro 2 aux 3 aperos
> recenzo de "Neves" -- mi supozas, ke temas pri
> Gonçalo Neves, kaj ne pri la malpli konata
> brazilano Jorge das Neves, kiu foje verkas poemojn en Esperanto.
Mi ankau rimarkis tion sur la dorsa kovrilo. Mi
supozas, ke jes temas pri Gonçalo Neves. En
pasintsemajna afisho en posta_Mundi, kiu
estis reafisho el Idolisto, legeblis, ke li verkis
recenzon de la sama verko, kiun ankau
José Antonio Vergara recenzis, t.e. la
interlingvistika enciklopedio de Andreas Künzli
"Universalaj lingvoj en Svislando". La recenzo
aperos en la oktobra numero de la revuo
Esperanto, kaj jam rete legeblas jene:
http://www.planlingvoj.ch/files/recenzo_Esperanto_UEA_Okt07.pdf
Mia supozo estas, ke povas temi pri la sama recenzo
aperonta en unu el la sekvaj numeroj de BA.
Sed eble estas ankau erara supozo.
Amike,
Klaus
Povas esti, ke via supozo estas aktuale gxusta,
sed laux la regularo por auxtoroj de BA, se fakte
okazos tiel, la recenzo _ne_ aperos en BA (ili
estas pretaj aperigi tekstojn, kiuj aperis jam en
la reto, sed ne surpapere). Cxar la recenzoj de
UEA estas gxenerale komisiitaj de la Asocio, mi
mem iom dubas, ke Neves proponus la saman
recenzon al BA jam konante la regulojn kaj
sciante, ke gxi antauxe aperos en la organo de UEA.