Radio interlingua

24 views
Skip to first unread message

Kjell Rehnström

unread,
Oct 2, 2010, 3:24:19 AM10/2/10
to ba...@googlegroups.com
Se vi povas kompreni
interlinguaon kaj havas la eblecon
auskulti podkastojn, Radio
interlingua povas esti interesa por
vi. Vi trovos ghin tie chi:
http://www.interlingua.com/radio

La lasta podeelsendo (podkasto)
temas pri la la Librofojro en la
sveda urbo Göteborg (Gotenburgo).
Chijare la temo de la foiro estis
Afriko. Sed la Sveda Societo por
Interlingua ankau havis sian
standon en la foiro. Lau intervjuo
de Thomas Breinstrup kun Erik
Enfors la interlinguanoj sukcesis
interesi multaj el la vizitantoj al
la foiro.

En la elsendo oni konstatas ke la
laboro che stando en foiro estas
penoza, kaj tial estas bone se
pluraj personoj kunlaboras
representante ion en foiro.

Oni vendis interlingua-librojn,
kiel ekzemple la grandan
sved-interlinguan vortaron de Pian
Boalt.

Per vi havos pli da detaloj
auskultante la programon, kaj se vi
ankorau ne audis interlingua-n
parlata, tio estas nun okazo.

Amike

Kjell R

Nikolao Mihajlenko

unread,
Oct 4, 2010, 4:29:40 PM10/4/10
to bablo
Mi deziras sukceson al la interlinguanoj, kvankam bedauras ke ili
malhelpis al Occidental,
kiu plachas al mi pli. En Interlingua apartaj vortoj estas pli drastaj
ol esperantaj pro abundo de finajhoj,
tamen kiel tuto Intelingua shajnas al mi tro "peza" kaj malregula.

"Viva Latina" ech pli estas belsona ol Interlingua, sed "pezega"
!
http://mi.anihost.ru
"La interlingvistika mondo de Nikolao Mihajlenko"

Kjell Rehnström

unread,
Oct 5, 2010, 10:07:59 AM10/5/10
to ba...@googlegroups.com
Mi supozas ke occidental havis
sian shancon sed ne sukcesis eluzi
ghin sufiche. Fakte multaj
occidentalistoj transiris al
interlingua. Parte pro la bona
promovado de ghi.

Mi kredas ke tio kio pereigos
interlingua estos la klasika
ortografio kaj la tendenco de la
lingvo pli kaj pli gravicacii en la
direkto de la etnaj latinidaj
lingvoj. La interlinguaa movado en
Svedio kreskas kaj povas egaligi la
esperantan, se la esperantistoj ne
atentas.

Kjell R

Nikolao Mihajlenko skrev 2010-10-04
22.29:

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages