Mi instruas Esperanton en "FEC", la senpaga,
dek-leciona kurso. Unu el la frazoj en la kurso
estas proksimume "Patro trinkas kafon kun lakto
kaj sukero."
De tempo al tempo lernanto demandas min, kial oni
ne metas akuzativon sur "lakto" kaj "sukero." Tio
estas bona demando, char Patro ja trinkis la lakton
kaj sukeron, kiuj estis en la kafo. Gramatike, tamen,
Patro trinkis nur la kafon, kaj "kun lakto kaj
sukero" estas prepozicia frazero, kiu priskribas
la kafon (au eventuale la maniero trinki ghin.)
Mi nun demandas min, chu la sesa persono efektive
prenis POMON, au chu li prenis KORBON kun pomo EN
GHI. Gramatike, estas klare ke li nur prenis korbon,
kaj kvankam Patro logike trinkis ankau la lakton,
mi dubas chu lokige Sinjoro Lasta efektive prenis
la pomon, char li ne tushis ghin. Jes ja eblas preni
terpomojn per forko au hundofekajhon per plasta
sako, kaj ech akvon per sitelo, sed pripensu chu iu
iam ajn dirus "bonvolu preni la pomon per tiu chi
korbo."
Klare mi eraris provi solvi la enigmon en Esperanto,
char temas pri sen-akuzativa solvendajho. :-)
Hierau, kolego rakontis al mi pri amiko kiu luis
kamionon, kaj trovis akvopipon (por marajuana) en
la gantujo. Chu oni povas diri ke tiu amiko luis
akvopipon?
Fine, mi mencios ke mi ne shatas bananojn,
char ili estas troPIKAJ.
--- postamundi <chepa...@hotmail.com> wrote:
> Estimata posta_Mundi-ani:
>
> Yen la solvuro dil solvendajo quan me propozis:
>
> Imaginez la sequanta ceno:
> Singla homo prenas per sua manuo un pomo dil korbo,
> ecepte la lasta homo, qua prenas la korbo kontenanta
> la lasta pomo...
> (Ti qui prenas kom ultima, ne sempre prenas lo maxim
> mala)
>
> Yen pro quo singla homo prenas un pomo,
> e, tamen, restas un pomo en la korbo.
>
> Til nexta solvendajo!
>
>
> * * * * * * * *
> p a r t a k a
> * * * * * * * *
Amike salutas,
Thomas/Tomaso ALEXANDER.
www.NightinGael.Net
---Anything below this line is not from Thomas ---
__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
http://mail.yahoo.com