4-a Virtuala Kongreso de Esperanto

0 views
Skip to first unread message

ASOCIACION CHILENA DE ESPERANTO

unread,
Sep 28, 2023, 12:10:33 PM9/28/23
to ASOCIACION CHILENA DE ESPERANTO
De la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023 okazos la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): https://vk.esperanto.net. Ĝi jam fariĝis la plej grava kaj granda reta evento de Esperanto en la mondo!
 
Estas tre facile aliĝi! Kiel individua membro de UEA vi rajtas senpage aliĝi (sed nur ĝis la 13-a de novembro 2023). Se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru per https://vk.esperanto.net - sufiĉas informi vian UEA-kodon (en la formato xxxx-x). Post la limdato 13.11.23 povos aplikiĝi simbola kotizo. Se vi jam aliĝis, ni antaŭĝojas pro nia renkontiĝo dum VK!
 
Ni kore invitas vin subteni la eventon per donaco: tion eblas fari dum la aliĝo. Tiuj, kiuj donacos 50 EUR aŭ pli aperas kiel Subtenantoj. Ankaŭ eblas konstante donaci per: https://uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongresoDankon al vi, se vi donacos aŭ donacis!
 
Informoj kiel kontribui al la programo de VK kaj al la Virtuala Movada Foiro aperas en la Gazetara Komuniko de UEA: https://uea.org/gk/1129 - Helpu disvastigi la VK-n inter viaj konatuloj! Al la antaŭaj VK-j aliĝis ĉ. 2000 homoj kaj ĉ. 90 landoj aŭ teritorioj estis reprezentitaj. Kaj vi estas parto de tio!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages