saluton,
pri la AD - nune fakte cxefe Marek devus respondi - kaj li ja akceptis la taskon - kiun prokrastis/as pro diversaj aliaj taskoj evidente... :(
Mi ankau esperas ke li trovos tempon en proksimaj tagoj plibonigi sian reputacion (kaj de E@I :) kaj kapablos funkciigi la sistemon rapide.
Nun li estas en Norvegio, sed jam devus reveni lau mia scio relative baldau.
Do mi esperas ke septembre jam (kiel antoncite en la artikolo de Flo :) haveblos la AD-retejo nova.
PS: Pri SES dankon, ni strebis fari nian plejon :) (ankau marek kontribuis por ke la arangxo estu bonega :).
a. Petro